Bombado de NATO super Jugoslavio

La bombado de NATO super Jugoslavio en 1999, ankaŭ konata kiel la kodnomo Operaco Aliancita Forto (angle Operation Allied Force), estis area puna operaco de la NATO kontraŭ la tiama Jugoslavio dum la okazintaĵoj konataj kiel Milito de Kosovo. La atakoj okazis ekde la 24-a de marto ĝis la 11-a de junio 1999. La bombado estis la dua granda operaco de NATO ekde ĝia kreo. Ĝi estas konsiderata kiel la unua milita operaco en la historio, kiu atingis la venkon per la nura uzado de flugaparatoj.

Monumento en Belgrado omaĝe al la infanoj mortintaj pro la bombado de 1999. La surskribo estas „Ni estis nur infanoj“

La operaco estis entreprenita de NATO sen antaŭa aprobo de la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj, pro kio multaj amaskomunikiloj kaj grupoj konsideris, ke la bombado estis militkrimo. Intelektuloj kiel Noam Chomsky kaj Jean Bricmont kondamnis la atakon, asertante, ke ĝi estis kontraŭ la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj. Laŭ Jean-Christophe Buisson, ĉefredaktoro de la franca ĵurnalo Le Figaro Magazine kaj eseisto, tiu ĉi humanitara-armea operaco malobservis plurajn internaciajn leĝojn kaj konvenciojn — ekzemple, artikolon 2, paragrafon 4 de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, kiu asertas, ke membroj devas sindeteni "en siaj internaciaj rilatoj de uzo de minaco aŭ uzo de forto, ĉu kontraŭ la teritoria integreco aŭ la politika sendependeco de iu ŝtato, aŭ en ajna alia maniero nekongrua kun la celoj de la Unuiĝintaj Nacioj"[1].

Laŭ Radio-Televido de Serbio, la 11-an de junio 2017, "speciala" teamo de kuracistoj kaj advokatoj (serbaj kaj eksterlandaj) anoncis sian intencon prezenti plendon en la tribunaloj de ĉiu el la 19 membrolandoj de NATO, pri kiuj ĝi akuzas pri bombado en 1999, "ĉefe en Kosovo, sed ankaŭ en kvar lokoj en suda Serbio" sen leĝa rajtigo kaj malobee al la artikoloj 5 kaj 6 de la statutoj de NATO, kiuj asertas, ke NATO ne estas ataka strukturo, sed la defenda. La teamo intencas kolekti pruvojn, ke la uzo de grapolbomboj kaj la bombado de kemiaj aŭ petrolkemiaj fabrikejoj havos - longtempe - prisanajn konsekvencojn.

La nombro de mortintaj civiluloj estis alta, spite al asertoj de funkciuloj de NATO, ke ili celis nur militistajn lokojn. La realo estas, ke ne malpli ol 1700 personoj mortis pro la bombadoj, inter ili pli ol 300 infanoj.[2][3] Krome oni atingis kaj detruis multajn gravajn objektojn de la infrastrukturo de la jugoslava ŝtato, kiel pontoj, turoj, civilaj konstruaĵoj ktp., kio rezultigis gravajn ekonomiajn damaĝojn (ĝis 30 miliardoj da dolaroj).[2]. Enketo de la neregistara organizaĵo Human Rights Watch registris 90 okazaĵojn dum la bombadoj, kaŭzante la morton de 489 ĝis 528 civiluloj. Ĉirkaŭ du trionoj el ili (303 ĝis 352) estis albanaj rifuĝintoj el Kosovo[4]. Kvankam NATO sin defendis alvokante la koncepton de flanka damaĝo, ĝi tamen estis forte kritikata kaj tutmonde kaj en siaj propraj membro-landoj; la antaŭa enketo, ekzemple, trovis malobservon de la internacia humanitara juro.

Uzo de uranenhavaj fusiloj kaj celado de kemiaj fabrikoj sekvigis porlongan poluadon de akvoj kaj grundo. Jugoslavio raportis pri pli oftaj denaskaj teratoj kaj kresko de diversaj malsanoj, interalie kanceroj de diversaj tipoj.[5][6][7]

La 18-an de majo 2021, la prezidanto de Ĉeĥio, Miloš Zeman, sen nuligi la agnoskon de Kosovo fare de Ĉeĥio, estas la unua ŝtatestro kiu petis pardonon de la serba popolo pro la bombadoj de 1999[8].

Notoj redakti