Etiketo (reguloj)

aro de reguloj, normoj, eksteraj manieroj, nomitaj ankaŭ bonaj manieroj
(Alidirektita el Bonaj manieroj)

Etiketo estas aro de reguloj, normoj, eksteraj manieroj, nomitaj ankaŭ bonaj manieroj. La termino indikas kiel konduti sin en iu socio, kion diri kaj fari en specifa cirkonstanco. Etiketo devas esti konita kaj observita. Etiketo-reguloj povas ŝanĝi kun la paso de la tempo kaj kulturoj. Preni tempon por iom lerni pri aliaj kulturoj, kutimoj kaj etiketo-reguloj helpas adaptiĝi al aliaj kutimoj kaj perspektivoj ol siaj propraj dum vojaĝoj en aliaj landoj (=> interkultura edukado).

Kelkaj reguloj de okcidenta etiketo redakti

  • Ĉetable servi unue virinojn, kaj unue tiun, kiun oni pleje deziras omaĝi (ofte la plej aĝa), poste servi virojn, laŭ la sama vicordo.
  • Ĉetable viroj atentu pri la plenigo de la najbarinaj glasoj: virinoj ne plenigu mem siajn glasojn.
  • Surtrotuare, se ĝi estas mallarĝa, la viro lasu pasi la virinon tie, kie ŝi ne riskas malpurigi sin.
  • Ŝtupare suprenirante aŭ malsuprenirante la viro devas esti antaŭ la virino. Tiu regulo devenas de la 19-a jarcento, kiam virinoj devis levi sian robon por supren aŭ malsupreniri en ŝtuparo. La viro tiel ne povis vidi la inajn maleolojn suprenirante kaj malsuprenirante la virino povis reteni sin. Kruciĝinte la viro devis halti flanke kaj lasi la vojon al la virino.
  • Trapasante pordon, viro devas teni la pordon malfermita al virino kaj lasi ŝin pasi. Akompanita virino ne devas mem malfermi la pordon. Nuraj esceptoj estas publikaj lokoj, kiel restoracioj kaj trinkejoj, kie la viro devas trapasi unue (kaj tamen teni la pordon malfermita al la virino).
  • Virino invitita al geedzeco ne devas porti blankan robon, tion rajtas nur la edziniĝonto, la omaĝaj damoj kaj eble tre junaj knabinoj.
  • Ne decas porti vestojn vigle kolorajn (ĉefe ruĝajn) dum entombigo. Oni portu vestojn nigrajn, aŭ eble en koloroj grizaj, blankaj aŭ violaj.

Kelkaj reguloj de azia etiketo redakti

  • Doni brakumon kiel signo de afekctio ne estas kutima, ĉie kaj ĉaim estas pli bone petu permeson antaŭe al la persono.
  • En aziaj landoj tuj malfermi donacon ne estas tiom aprezata kaj oni atentas plurfojan rifuzon antaŭ ol akcepti donacon
  • Gastoj ne servu sin mem, sed gastigantoj servas la gastojn
  • Ne porti ŝuojn en la domo

Kelkaj reguloj en mezorienta etiketo redakti

  • Uzi la maldekstran manon por manĝi ne decas, ĉar tie kutime oni uzas la maldekstran manon por purigado.
  • Ne trinki aŭ inviti al trinkado de alkoholaĵoj
  • Levi la dikfingron tie ne estas signo de aprezo sed ofenda esprimo

Kelkaj reguloj en afrika etiketo redakti

  • En iuj afrikaj kulturoj doni komplimentojn kiel esprimo de ĝentileco estas komprenata kiel vi ŝatus posedi tion kion vi aprezas

Aliaj kulturoj redakti

Irano redakti

En Irano, taarof estas formo de ĝentileco, kiu ampleksas gamon da sociaj kondutoj kaj reguloj pri gastamo.

Pli detala artikolo => Taarof

Japanio redakti

La reguloj pri etiketo en japana kulturo estas esence inspiritaj de ŝintoismo kaj ĉina kulturo[1]. Ili formas aron de striktaj kodoj, kies profunda signifo cedas lokon al la graveco respekti morojn.

Inter homoj en Japanio gravas bezono je harmoniaj rilatoj, kio respeguliĝas en multaj japanaj agoj. Multaj emfazas ĝentilecon kaj individuan respondecon por la universala bono, ne la individua. Oni emfazas labori kune, prezentante malagrablajn faktojn milde kaj nerekte (keigo), ĉar oni kredas ke labori en harmonio estas grava faktoro por laboro fruktedone[2].

Pli detala artikolo => Etiketo en la japana kulturo

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. (en) Boyé Lafayette De Mente, Etiquette Guide to Japan : Know the rules that make the difference, Tuttle Publishing, 2001, 132 p. (ISBN 978-0-8048-3417-9, rete [arhivo]), p. 15
  2. (en) A guide to Japan – etiquette, customs, clothing and more Arkivigite je 2020-11-05 per la retarkivo Wayback Machine…, Kwintessential