Bonampak estas malnova majaurbo en la departemento Chiapas, Meksiko, ĉirkaŭ 30 km sude de Yaxchilán, ĉe la limo de Gvatemalo.

Bonampak
arkeologia loko [+]
Koordinatoj16° 42′ 14″ N, 91° 3′ 54″ U (mapo)16.704-91.065Koordinatoj: 16° 42′ 14″ N, 91° 3′ 54″ U (mapo)

Bonampak (Chiapas)
Bonampak (Chiapas)
DEC
Lokigo de Chiapas en Meksiko

Map
Bonampak
Vikimedia Komunejo:  Bonampak [+]
vdr
Bonampak. La famaj freskoj troviĝas en la konstruaĵo sur la supro de tiu piramido.

Temas pri malgranda urbo, kiu dependis de Yaxchilán. Verŝajne la konstruaĵoj estis konstruitaj inter la jaroj 580 kaj 800. Bonampak estis retrovita en 1946 de la fotisto Giles Healy; kondukis lin majaoj Lacandon, kiuj daŭre praktikis malnovajn ritojn majaajn en la temploj.

En Bonampak troviĝas multaj mezgrandaj temploj ĉirkaŭ granda placo, kaj ankaŭ kelkaj fajne skulptitaj steleoj, sed estas la freskoj, kiuj ornamas la akropolon, kiuj famigis la lokon kiel unikan kaj gravan arkeologiejon.

La freskoj redakti

 
Freskoj de la strukturo 1 en Bonampak

La konstruaĵo, kutime nomita Templo de la pentraĵoj (aŭ pli teknike strukturo 1), enhavas 3 ĉambrojn laŭlonge de la pinto de la piramido. Sur la enaj muroj troviĝas la plej belaj restaĵoj de majaa pentrarto, kies nuraj aliaj atestoj estas malgrandaj fragmentoj aŭ detaloj sur potoj.

Danke al feliĉa hazardo pluvakvo eniris tra la tegmenton kaj formis sur la enaj muroj tavolon de kalciokarbonato diafana. Iom post la makovro de Healy, la Instituto Carnegie sendis ekspedecion al Bonampak. La muroj estis prentritaj per keroseno, kiu portempe igis la tavolon travidebla. La pentraĵoj estis tiam fotitaj kaj du diversaj artistoj faris kopiojn de la pentraĵoj. En 1966 teamo de la universitato Yale lanĉis la projekton "dokumentaro de Bonampak", kiu konsistis el esplorado pli detala, fota arkivado kaj kopio de la murpentraĵoj.

La pentraĵoj datumas de 790 kaj estis faritaj kiel freskoj. La foresto de gipsaj kunigiloj indikas ke ĉiu pentraĵo estis farita dum la mallonga tempo, kiam la gipso estis malseketa. Oni distingas la pentradmaniero de unu majstro kaj de du spertaj helpantoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti