Bonnie and Clyde
Bonnie and Clyde ("Bonnie kaj Clyde") estas krimfilmo de 1967 pri la aventuroj de Bonnie Parker kaj Clyde Barrow, du bankrabistoj, kiuj vagis mezan Usonon dum la granda depresio. La filmo estis direktita de Arthur Penn, kaj aperis en la filmo Warren Beatty kiel Clyde Barrow kaj Faye Dunaway kiel Bonnie Parker. Ankaŭ en la filmo aperis Michael J. Pollard, Gene Hackman kaj Estelle Parsons.
Bonnie kaj Clyde | |
---|---|
Originala titolo | Bonnie and Clyde |
Produktadlando | Usono |
Filmita en | Usono |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 4-a de aŭgusto 1967 |
Daŭro | 111 minutoj |
Ĝenro | krimo |
Kameraado | Burnett Guffey |
Buĝeto | Usona $2.500.000 |
Reĝisoro(j) | Arthur Penn |
Produktisto(j) | Warren Beatty |
Scenaro | David Newman Robert Benton Robert Towne |
Muziko | Charles Strouse |
Ĉefrolantoj | Warren Beatty · Faye Dunaway |
Distribuo | Warner Bros.-Seven Arts |
IMDb | |
La filmo estas konsiderata pionira filmo el kino-historio. Ĝi estas rigardita kiel la unua filmo de la Nova Hollywood-a epoko, ĉar ĝi kontraŭis multajn tabuojn kaj estis populara kun la junularo.