Senalkohola kulturo

(Alidirektita el Bontemplanoj)

Senalkohola kulturo estas la kulturo ĉirkaŭ alkohol-abstinenco kaj la kontraŭalkohola movado. Abstinenculoj kaj kontraŭalkoholuloj povas havi diversajn motivojn pro elekti ne trinki alkoholaĵojn. Ekzistas sociaj, sanaj, moralaj, religiaj, ekonomiaj kaj aliaj motivoj. Sano ekzemple estas motivo de abstinenculoj. Socia motivo de kontaŭalkoholuloj ekzemple estas la savo de la alkoholmalsanulojdrinkemuloj.

Senalkohola kulturo
socia movado
vdr
La Volksbond tegen Drankmisbruik (Popola Ligo kontraŭ Alkoholismo), Nederlanda kontaŭalkohola societo.

Ĉefaj rimedoj de kontaŭalkoholuloj estas eduko de la junularo, forigo de la drinkkutimoj, progresigo de la senfermenta fruktutiligo kaj kreo de senalkoholaj societokafejo. Ekestinta en al 1820-aj jaroj, precipe en la ĝermanlingvaj landoj de Norda Eŭropo (Unuiĝinta Reĝlando, Skandinavio, Germanio, Nederlando kaj Belgio), Usono, Kanado kaj Aŭstralio, la senalkohola movado iĝis amasa en la dua duono de la 19-a jarcento, kaj perdis popularecon nur en la 1930-aj jaroj. Post la publikigo de Esperanto en 1887, al la movado aliĝis ankaŭ esperantlingva branĉo.

Senalkohola kulturo kaj Esperanto redakti

Asocioj redakti

La unua esperantista kontraŭalkohola societo fondiĝis en Dijon. Ĝis prezidanto estis rektoro kaj filozofo Émile Boirac. Pri la societo, neniuj detaloj estas konataj.

En 1911, laŭ alvoko de sanitara konsilisto doktoro Karl Briegleb, Worms, estis fondita Tutmonda Esperantista Bontemplana Asocio (TEBA), kies prezidanto fariĝis la iniciatinto. La sekretario estis A. W. Bodger. Aliaj bontemplanoj kiuj laboris por Esperanto estis interalie G. Spiess en Dancigo, Karl Briegleb en Worms, majoro Watson en Letchworth kaj prof-ro d-ro J. Longo en Mödling. Post la unua mondmilito, TEBA malaperis. Fina celo ĝis la 1930-aj jaroj estis restarigo de TEBA, kvankam tio ne realiĝis.

Post la unua mondmilito, montriĝis, precipe en Balkanaj, Baltiaj kaj Skandinaviaj landoj, ĝojiga vigliĝo. La novaj vigluloj, kiuj partoprenantis la fakkunvenon de abstinuloj dum la 21-a Universala Kongreso de Esperanto en Budapeŝto, decidis fondon de Internacia Esperantista Laborkomitato por Senalkohola Kulturo (IELK). La Scheveningenano A. Bramkamp-Weber iĝis prezidanto kaj samtempe delegito por Nederlando. La Vienano Walter Karl Mudrak iĝis sekretario kaj delegito por Aŭstrio. Aliaj delegitoj estis doktoro A. Skatariĉ en Zagrebo, instruistoj J. Jodal en Holbæk, Fritiof Ahnfeldt en Svedio, B. Gluchowski en Varsovio, J. Polaĉek en Břeclav kaj Wr. Chandler en Sidnejo. Kunlaboris al IELK doktoro St. Kadiev en Sliven, A. Kurmis en Rigo, P. Roose en Bruĝo, s-ino Amalia Berger en Vieno, la revuo La Juna Batalanto en Luksemburgo, K. Nohara en Ĉofu kaj R. Banham en Melburno.

IELK (poste nomita Internacia Esperantista Laborkomitato por Senalkohola Komunumo) disvastigis Esperanton inter la tutmonda abstinularo, servigis Esperanton al la internacia kontraŭalkohola movado kaj helpis kunigon de ĉiuj samcelaj fortoj kontraŭ la alkoholkapitalismo. IELK, tra siaj delegitoj, instigis kaj aranĝis kursojn de Esperanto, aperigis artikolojn por Esperanto kaj esperantlingvajn kontraŭalkoholigajn tekstojn, raportojn (tradukojn) en la nacilingva fakgazetaro, klopodis por Esperanto ĉe landaj kongresoj kaj partoprenis ĉe ekspozicioj.

Eldonoj redakti

Oficiala organo de TEBA estis La Bontemplano kaj ekzistis jam ekde 1908. G. Brockhorst en Bomlitz estis la redaktoro. A. Stark presis ĝin en Magdeburg kiel aldono de Germana Esperanto-Gazeto. Ĝi aperis ĝis 1920 dusemajne, kaj inter 1911 kaj 1912 semajne. Plej ofte La Bontemplano havas ok paĝoj. Brockhorst eldonis kaj redaktis ekde 1913 novan oficialan gazeton Esperantan kaj germanlingvan La Internacia Abstinenta Observanto, ankaŭ kun ok paĝoj. Ĝis almenaŭ la Dua Mondmilito, internacia kontaŭalkohola asocio La Sendependa Ordeno de la Bontemplanoj havis Esperantan rubrikon en la oficiala internacia organo kaj Esperanto-kursoj en ĝiaj landaj gazetoj.

Organon de IELK anstataŭis cirkuleroj kaj publikigoj en la favora Esperanto-gazetaro. IELK kunlaboris laŭeble kun parencaj movadoj, precipe kun la movado por sentabaka kulturo, vegetarismo kaj pacifismo.

La berlina kuracisto kaj esperantisto Wilhelm Winsch atentigis pri la danĝero de alkoholo. En 1914, aperis la Esperanta traduko de lia verko pri varmokulturo kun ĉapitro pri la danĝero de alkoholo kaj kontraŭrimedoj. Li verkis pro la laboristaj abstinentuloj en germana lingvo.

Amplekse la esperantlingva movado por senalkohola kulturo prezentiĝis en la Enciklopedio de Esperanto de 1934, per artikolo de Walter Karl Mudrak el Vieno.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti