Bonvolu mortigi min

Bonvolu Mortigi Min (aŭ Please Kill Me, angle) estas libro skribita de Larry “Legs” McNeil kaj Gilliam McCain. Ĝi estas pri la punka historio, ekde ĝia komenco kun la bandoj kiuj influis la movadon (Velvet Underground kaj The Stooges), trapasante la artaman okazaĵon kiu ĉirkaŭprenis artistojn kiel Patti Smith kaj MC5 ĝis alveni al The Ramones kaj Sex Pistols kaj la morto de punko kiel revolucia muzika movado.

Please Kill Me
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Legs McNeil, Gillian McCain
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1996
Ĝenro eseo
Loko de rakonto Anglio
vdr

Ĝia ĉefa graveco ne estas en la disvastigado de la punka movado. La libro montras aliajn vizaĝojn de la punka movado kaj de la junuloj en la 60aj jaroj ĝis 80aj jaroj. La libro ankaŭ montras ke la punko movado havas nenion kune politikado. La libro estas formita por partetoj de paroladoj kaj intervjuoj de la personoj kiuj tiam vivis, sekve la komprenado de tiuj frenezaj jaroj estas pli facila.

La nomo de la libro estis inspirita el ĉemizo de Richard Hell (eksbasisto de Television). Tamen, Hell neniam uzis la ĉemizon kaj donis ĝin al Richard Lloyd. Laŭ Lloyd, li ne plu uzis ĝin ekde kiam kelkaj junuloj diris ke se li ja volus morti, ili farus tiun bonvolon al li. (Parto de la dankoj de la libro diras: “Ni kore dankas al Richard Hell, pro permesi nin ŝteli la titolo el lia ĉemizo”).