Bor (distrikto Tachov)

urbo en Ĉeĥio
(Alidirektita el Bor (Tachov))
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bor

Bor (germane Haid) estas urbo situanta en distrikto Tachov de Ĉeĥio proksimume 20 km de limoj de Germanio en okcidenta parto de Regiono Plzeň. Vivas ĉi tie 5 191 loĝantoj (2023).

Bor
(Hayd)
germane Haid
urbo
Pilgrima preĝejo de sankta Nikolao
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Bor
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Tachov
Administra municipo Tachov
Historia regiono Bohemio
Montaro Subbohem. montetaro
Memorindaĵo Bor burgo
Situo Bor
 - alteco 472 m s. m.
 - koordinatoj 49° 42′ 44″ N 12° 46′ 25″ O / 49.71222 °N, 12.77361 °O / 49.71222; 12.77361 (mapo)
Areo 116,52 km² (11 652 ha)
Loĝantaro 5 191 (2023)
Denseco 44,55 loĝ./km²
Unua skribmencio 1263
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 348 02
NUTS 3 CZ032
NUTS 4 CZ0327
NUTS 5 CZ0327 560758
Katastraj teritorioj 17
Partoj de urbo 22
Bazaj setlejunuoj 22
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Bor (Tachov District)
Retpaĝo: www.mubor.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Stráž, Staré Sedlo, Planá, Tisová, Kladruby, Benešovice, Černošín, Staré Sedliště, Přimda, Kočov kaj Ošelín.

La urbo estiĝis apud grava vojkruciĝo ĉe firma akva burgo, kiu estas menciata jam en la jaro 1263. Sian nomon la urbo akiris laŭ pina arbaro (ĉeĥe bor). Kiam oni forhakis ĝin en 1318, ĝi estis ĉirkaŭigita per remparoj, kiuj estis detruitaj nur en la 19-a jarcento. Restoj de la remparaj muroj estas konservitaj en la norda parto de la urbo ĉe la t.n. Jozefa pordeto, kie estas al ili alkonstruitaj dometoj kaj en la orienta parto malantaŭ eksa hospitalo. Je finiĝo de la tridekjara milito en la jaro 1647 la urbo estis forbruligita, pluaj grandegaj incendioj estas registritaj en 1726, 1841 kaj dum finaj bataloj de la Dua Mondmilito en majo de 1945. Bor estis fondita kiel servutula urbo, kiu akiris siajn unuajn privilegiojn de Bohuslav el Švamberk en 1369, sian eblemon ĝi ricevis de imperiestro Rudolfo la 2-a en 1602.

Dominaĵo de Bor estas malnova cilindroforma turo de la frua gotika akva burgo, kiu estis en la 19-a jarcento alikonstruita en novgotikan burgon. El historiaj memorigaĵoj meritas atentemon konstruaĵo de pilgrima preĝejo de sankta Nikolao kun surmuraj pentraĵoj el la 18-a jarcento. Nigra madono en loretana kapelo proksime de la kastelo igis antaŭ pli ol tri cent jaroj estiĝon al gloraj pilgrimoj, kies tradicio estis komence de la 90-aj jaroj de la lasta jarcento renovigita.

Nuntempe urbo Bor havas sen siaj vilaĝoj preskaŭ 2600 loĝantojn. Al la urbo apartenas 21 vilaĝoj, kiuj havas sume pli ol 1200 loĝantojn.

Historio redakti

Bor estis origine digita kaj per akvoj de fiŝlagoj fortikigita urbeto, situanta en suda parto de hodiaŭa distrikto Tachov. La ĉirkaŭaĵo de Bor estis pli sisteme enloĝita verŝajne jam en la paso de la 12-a jarcento, eblas, ke en konekso kun proksima kaj grava burgo Přimda.

En la unua duono de la 13-a jarcento ĝi apartenis al Ratmír el Skviřín. Plej verŝajne Ratmír aŭ liaj filoj Ratmír kaj Bohuslav metis fundamentan ŝtonon de burgo, kiu ĉeĥe nomiĝis Bor, latine Merica aj germane Haid. Tiu ĉi nova sidejo situis proksime de vojkruciĝo de komercaj vojoj, kunigantaj Bohemion kun Nurenbergo kaj Domažlice kun Tachov.

Per la skribfontoj Bor estas unuafoje menciata en la jaro 1263. En riĉa historio de Bor troviĝas sole tri nobelaj familioj, kiuj tenis en la pasintaj jarcentoj la urbon kaj la burgon. La idoj de Ratmír, sinjoroj el Bor (pli poste Švamberkidoj), proprumis la urbon ĝis la jaro 1650, kiam ili vendis ilin al Zikmund Bedřich von Götzen. Sinjoroj von Götzen vendis Boron en 1720 al Löwensteinidoj, kiuj tenis ĝin ĝis la jaro 1945. Dum ilia tenado apartenis al Bor urbeto Stráž kaj pluaj 30 ĉirkaŭaj vilaĝoj.

En 1331 la urbeto ricevis unuajn signifajn privilegiojn kaj en la 17-a jarcento ĝi estis kutime nomata urbo. Unu el la plej grandaj incendioj trafis la urbon en 1726, dum kiu forbrulis ankaŭ la tuta urbodomo kaj urba arkivejo.

El la tempo de Löwensteinidoj konserviĝis interesa priskribo de la burgo kun la urbeto en la t.n. Jozefa armea mapigado (proksimume 17701780), kie Bor estas menciata kiel "... malgranda urbeto ĉirkaŭgita per rempara muro kaj fosaĵo, en la placo estas granda preĝejo ĉirkaŭigita per muro, plu la urbo havas du pordegojn kaj portalojn, en antaŭurbo kontraŭ Čečkovice malgrandan preĝejon kun tombeja muro kaj antaŭ la suba pordego kastelon, ĉirkaŭigita per fosaĵo, bierfarejon, malgrandan sen muro kaj grenejon por grejno". La urbo de ovala bazplano grupiĝinta ĉirkaŭ la plilongigita stratforma placo estis ĉirkaŭigita per remparoj kun pordegoj. La malgrandaj restaĵoj de muroj de la eksaj remparoj estas konservitaj ĝis nun. La eksteran fortikigon de la urbo kreis vastaj fiŝlagoj, desegnitaj sur mapo de la jozefa armea mapigo el la fino de la 18-a jarcento. La akvo origine tuŝis ĝis la proksima Čečkovice.

El boraj metioj eminentis ĉefe potfarado. Inter unikajn laboraĵoj de boraj potfaristoj apartenas argila altaro de Franz Schuster farita por kapelo en Lom u Tachova aŭ figuraj plastikaĵoj de potfarista familio de Pistlidoj. La plastikaĵoj estas metitaj en muzaj kolektaroj en Bor, Tachov kaj Cheb. Rimarkinda historia verko estas kroniko de Hans Schacher – Fünfbuch der Stadt Haid el la jaro 1924, metita en reskribo en Bor.

En la jaro 1938 Bor havis 368 domojn, en kiuj vivis 1943 loĝantoj. En 1991 staris en Bor 338 domoj, en kiuj vivis 2719 loĝantoj. Kaj komence de la 21-a jarcento en 2001 Bor havas 2697 loĝantojn.

La burgo redakti

La burgo, kies ĉefaj ŝirmon kreis ampleksaj akvaj areoj de fiŝlagoj, estiĝis rekte apud la jam du menciitaj komunikvojoj, Kontraŭ alveturiga vojo, kondukanta de Skviřín, elstaris grandega cilindroforma turo kun muroj je dikeco preskaŭ 3,5 metroj. La turo staris en la orienta parto de paralelograma burga dispozicio, kies okcidentan parton plenigis palaco. Sed ties restaĵoj estas post vico da alikonstruoj en la estanta objekto preskaŭ nedistingeblaj. Aliro al la burga areo kondukis tra mallarĝa fiŝlaga digo de la urbeto en lokojn, kie estas en renesancaj konstruaĵoj, ornamitaj per sgrafitoj, restaĵoj de la origina pordego.

Komence de la 16-a jarcento en la burgo okazis ampleksa alikonstruo, ŝanĝanta la mezepokan konstruaĵon en grandiozan kaj ekspozicieman komplekson de konstruaĵoj, donantaj al la posedantoj plenan komforton de malfrue mezepoka loĝado. Konstruinto ĉerpis inspirojn el saksia arkitekturo de interŝanĝo de la malfrua gotiko kaj renesanco. La alikonstruo de la bora burgo estas precize datita per surskribo MODERATA DURANTA 1515 sur portaleto en koridoro de okcidenta alo. La spacoj en suda alo estas envolbigita per komplikaj keletvolboj. La kortegan fasadon de suda alo ornamas ĝis nun ankaŭ vico de malfrue gotikaj pordaj kaj fenestraj portaloj, kiuj siatempe pro la komplikeco de formoj superis eĉ similajn murigojn de kurtenaj fenestroj en la reĝa burgo KřivoklátKarlštejn. Kiel tute nova elemento poste sur la fasado de tiu ĉi alo validigis grandega helikoforma ŝtuparejo, vidiganta porekstere kiel poligona tureto. Ankaŭ la kapelo ricevis valoran keletvolbon. La alikonstruo karakterize ŝanĝis ankaŭ la dominan konstruaĵon de la burgo – la turon. Ĝi plenigis la turon per alta brika kasko, kies eĝoj plikarakterizigis vicojn de terakotaj kraboj. La turo estas ĝis hodiaŭ dominaĵo de Bor.

Karakterizan alikonstruon trairis ankaŭ objektoj de la antaŭburgejo. Per tiu ĉi ampleksa alikonstruo la burgo en Bor enviciĝis inter eminentajn objektojn de sia tempo en la okcidenta Bohemio. En la 18-a jarcento ĉesis plenumi sian originan funkcion ankaŭ la ekstera fortikigo de la eksa burgo – la fosaĵoj kaj la remparoj iom post iom cedis al ampleksa parko, etendiĝanta plejparte sude kaj okcidente de la kastelo.

La tutan konstruaĵon signis negative reguligoj, okazantaj ĉi tie komence de la tridekaj jaroj de la 19-a jarcento kaj poste ĉefe en ties dua duono. Tiu ĉi lasta – romantika alikonstruo, okazis tute en spirito de tiam moda pseŭdogotika stilo. Ĝi ĉirkaŭis la malnovajn konstruaĵojn per kvanto de niĉaj turetoj kaj kreneloj, ornamitaj per ŝlosilpaflokoj. Al granda damaĝo tiel tute pereis sen kia ajn dokumentado la malnovaj fasadoj, kreataj dum la jarcentoj.

La objekto fariĝis post la jaro 1945 ŝtata.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18695 181
18805 590
18905 422
19005 292
19105 398
19215 401
JaroLoĝantoj
19305 229
19502 970
19613 460
19703 416
19803 832
19913 787
JaroLoĝantoj
20013 961
20144 153
20164 123
20174 201
20184 304
20194 306
JaroLoĝantoj
20204 486
20214 301
20224 403
20235 191