Bordón [borDON] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la nordoriento de la orienta komarko Maestrazgo, kies administracia ĉefurbo estas Cantavieja.

Bordón
Bordón Teruel iglesia de la Virgen de la Carrasca 2014 03 28.jpg
Administrado
Poŝtkodo 44563 [+]
Demografio
Loĝantaro 111  (2022) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 41′ N, 0° 19′ U (mapo)40.6866892-0.32210810000001Koordinatoj: 40° 41′ N, 0° 19′ U (mapo) [+]
Alto 828 m [+]
Areo 29,983238 km² ( 299 8.3 238 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Bordón
Situo de Bordón

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Bordón [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

GeografioRedakti

Ĝi estas je 140 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, sur 828 msm de altitudo.​ La municipa teritorio estas en la nordoriento de la komarko en kiu ĝi limas nur kun Castellote norde kaj kun Villarluengo iom sudokcidente. La loĝloko mem ne havas rektan konekton kun ajna loko de la provinco Teruelo kaj nur tra Olocau del Rey en la provinco Kasteljono tien kaj de tie al Tronchón, Villarluengo kaj la cetero de la provinco Teruelo.

La loko estas en la Iberia Sistemo, ĉe la montaro de Malsupra Aragono.

HistorioRedakti

La konkero fare de kristanoj okazis en la 12-a jarcento kaj la zono estis donita al la Ordeno de Templanoj ĉirkaŭ 1196 en ilia filio de Castellote. La loko ricevis la rajtigilon Carta de Población en 1282. Ĉirkaŭ 1306 la templanoj konstruis preĝejon kiu helpis la disvolvigon de la loĝloko.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Bordón kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 116 loĝantoj laŭlonge de la jarcento.

AktualoRedakti

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (ĉefe cerealoj, sed ankaŭ iom da fruktarboj, legomoj), brutobredado kaj sekva nutrindustrio. Nune gravas ankaŭ kultura kaj rura turismo.

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti