Malfermi la ĉefan menuon
Bordoza vino​.
Vitejoj de cabernet sauvignon en la duoninsulo Médoc.
Vitejoj de Blaye.

Vino de Bordozo estas ajna vino produktita en la regiono de Bordozo de sudokcidenta Francio, nome Akvitanio, centrita en la urbo Bordozo ĉe la rivero Garono; norde de la urbo la rivero Dordonjo kuniĝas kun la Garono formante la larĝan estuaron nomitan Ĝirondo kiu kovras la tutan areon de la departemento Gironde, kun totala areo de vitejoj de ĉirkaŭ 120,000 hektaroj,[1] kio faras ĝin la plej granda vinprodukta areo en Francio. Averaĝe la vitejoj produktas ĉirkaŭ 700 milionojn da boteloj da Bordoza vino, game el grandaj kvantoj de vino por ĉiutaga manĝo, al kelkaj el la plej multekostaj kaj prestiĝaj vinoj en la mondo. La vasta majoritato de vino produktita ĉe Bordozo estas ruĝa (foje nomita "claret" aŭ klareto), kaj la cetero estas dolĉaj blankaj vinoj (ĉefe Sauternes), sekaj blankaj, kaj (en multe pli malgrandaj kvantoj) rosé kaj gasvinoj (Crémant de Bordeaux). La Bordoza vino estas farita de pli ol 8,500 produktantoj aŭ châteaux (laŭvorte kasteloj), ĉefe se ili estas ligitaj al difinita bieno, dum la totala kvanto de produktantoj estas de 14,500. Aliaj ciferoj estas 117,514 hektaroj de vitejoj, 400 komercistoj kaj negocado de 14,500 milionoj de eŭroj.

Estas 54 al 57 agnoskitaj nomoj de Bordoza vino.[2][3]

HistorioRedakti

La vino estis enkondukita en la Bordozan regionon fare de la romianoj, probable meze de la 1-a jarcento, por havigi vinon por loka konsumado, kaj la vinproduktado estis kontinua en la regiono ekde tiam.[4]

En la 12a jarcento, la populareco de la Bordozaj vinoj en Anglio ege pliiĝis post la geedziĝo de Henriko Plantagenet kaj Eleonora de Akvitanio.[5] Tiu geedzeco faris la provincon Akvitanion parto de la Anĝevia Imperio, kaj de tiam la vino de Bordozo estis eksportita al Anglio.[5] Tiam, Graves estis la ĉefa vinregiono de la areo de Bordozo, kaj la ĉefa stilo estis clairet. Tio estas tialo por ĉieeco de claret en Anglio, kvankam nuntempe estas uzata por aludi al ĉiu ruĝa vino pli ol al la klareta stilo specife. La eksportado de Bordoza vino estis interrompita pro la eksplodo de la Centjara milito inter Francio kaj Anglio en 1337.[5] Je la fino de la konflikto en 1453 Francio estis rekuperinta la provincon, tiele rekontrolante la vinproduktadon de la regiono.[5] Kiel parto de la Malnova Alianco, la Francoj garantiis al Skotaj komercistoj privileĝian lokon en la komerco de klareto — situacio kiu pluis senŝanĝe post la Traktato de Edinburo finigis la militan aliancon inter Francio kaj Skotlando.[6] Eĉ kiam la Protestantaj regnoj de Anglio kaj Skotlando, ambaŭ regataj de la same Stuartaj reĝoj je tiu punkto, estis klopodante helpi milite la Hugenotajn ribelulojn en ilia lukto kontraŭ la katolika Francio en La Rochelle, Skotaj komercaj ŝipoj ne nur estis rajtigitaj eniri en la Ĝirondon, sed ankaŭ la Francan ŝiparon sekurigis ilian trairadon ĝis la haveno de Bordozo por protekti ilin el la Hugenotaj piratoj.

En la 17-a jarcento, nederlandaj komercistoj drenis la marĉan grundon de Médoc por ke ĝi estu plantita de vitejoj, kaj tio iom post iom faris ke tiu areo superis Graves kiel la plej prestiĝa vinregiono de Bordozo. Malbec estis la dominanta vitejo tie, ĝis la komenco de la 19a jarcento, kiam ĝi estis anstataŭita de Cabernet Sauvignon.[7]

NotojRedakti

  1. Bordeaux.com (CIVB): Essential Guide to Bordeaux Wines, Arkivita 2011-07-24 ĉe Wayback Machine., [1] alirita la 22an de Oktobro, 2018.
  2. Bordeaux.com (CIVB): Essential Guide to Bordeaux Wines
  3. "Bordeaux in figures". Arkivita el la originalo la 18an de Aprilo 2012. Alirita la 22an de Oktobro, 2018.
  4. Johnson, Hugh (1994). World Atlas of Wine (4a eld.). London: Octopus Publishing Group Ltd. p. 13.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 Official Bordeaux website (2007-04-18). Arkivita el la originalo je 2007-09-27.
  6. BBC (2014-09-09).
  7. JOHNSON, Hugh. (1994) World Atlas of Wine, 4‑a eldono, Octopus Publishing Group Ltd.