Norda Krono (konstelacio)
La Norda Krono estas unu el la 88 konstelacioj, el kiuj konsistas la tera ĉielo laŭ la oficiala divido de la Internacia Astronomia Unio. Temas pri malgranda konstelacio videbla el la norda duonsfero, kies nomo kontrastas tiun de la konstelacio Suda Krono, videbla el la suda duonsfero.
Norda Krono | |
---|---|
![]() | |
Latina nomo | Corona Borealis (genitiva Coronae Borealis) |
Mallongigo | CrB |
Imagata bildo | |
Observaj datumoj (Epoko 1875.0) | |
Rektascensio | 15h 11m 0s ... 16h 20m 0s |
Deklinacio | 26° 0' 0" ... 40° 0' 0" |
Areo | 179 kvadrataj gradoj |
Rango laŭ la areo | 73 |
Najbaraj konstelacioj | Herkulo, Bovisto, Serpento |
Enhavo | |
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 | 1 |
Videbla magnitudo de la plej hela stelo | 2,2 |
Videbleco | |
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco | -64° ... 90° |
Latitudoj de plena videbleco | -50° ... 90° |
Tempo de jaro de la plej bona videbleco | Julio |
Historio | |
Unua priskribo | Ptolemeo |
Jaro de unua priskribo | |
Verko, en kiu ĝi estis priskribita | |
Postaj ŝanĝoj | |
Ĝia nomo devenas el tio, ke ĝiaj plej elstaraj astroj konsistigas arkon. Ĝi apartenas al la listo de 48 konstelacioj, kiun origine verkis la astronomo Ptolemeo dum la 2-a jarcento.
Mitologio Redakti
Laŭ la helena mitologio [1] Ariadno kaj Tezeo amegis unu la alian. Sed iun nokton, surmarvoje de Kreto al Nakso, Tezeo havis sonĝon. Li sonĝis, ke Ariadno estas destinata al Dionizo. Kiam li vekiĝis, lia sonĝo ŝajnis al li same kiel profetaĵo. Do, li decidis forlasi sian amatinon. La ŝiparo albordiĝis al la insulo Nakso. La sekvan matenon Tezeo ekvelis sen adiaŭi Ariadnon, kiu dormis sur la strando.
Dionizo vidis ŝin plorantan. Li kunportis ŝin, kaj edziĝis kun ŝi en Deloso. Dum la edzidĝfesto, li forĵetis ŝian edziniĝkronon en la ĉielon. Tuj la floroj ŝanĝiĝis en stelojn.
Nuntempe, la Boreala Krono brilas en la nokta ĉielo inter Herkulo kaj la bovisto por gvidi la maristojn.
Notindaj astroj Redakti
La ĉefa stelo (Alpha CrB) nomiĝas Alphecca, aŭ Gemma, kaj posedas magnitudon 2,2. Ankaŭ notindas pluraj interesaj variantaj steloj, inter kiuj R Coronae Borealis kaj T Coronae Borealis.