Boriŝa Miliĉeviĉ

(Alidirektita el Boriša Milićević)

Boriŝa MILIĈEVIĈ (serbe Бориша Милићевић, latinliterigite ekster Esperanto Boriša Milićević, naskiĝinta en 1931 en Pepeljevac apud Kurŝumlija (Куршумлија) kaj mortinta la 2-an de februaro 2013, estis serba esperantisto kaj profesoro de franca lingvo.

Li esperantistiĝis en 1953, gvidis diversgradajn Esperanto-kursojn, faris multajn prelegojn pri kaj en Esperanto kaj aranĝis plurajn Esperanto-ekspoziciojn. Li estis direktoro de Esperanto-instituto en Beogrado kaj prezidanto de Esperanto-societo "Marko Neŝiĉ", Novi Sad. Li verkis dekon da artikoloj en Esperanto kaj serba lingvo kaj kelkajn librojn, inter kiuj estas lernolibro de Esperanto eldonita sesfoje. Krome li tradukis poezion kaj prozon.[1]

En 1955 li edziĝis al Momirka Miliĉeviĉ.[2]

Fontoj redakti