Boris Hrinĉenko
Hrinĉenko Boris ukraine Борис Грінченко (1863-1910) - ukraina verkisto, leksikografo, vortaristo, etnografo, historiisto, politika kaj socia aganto. Membro de Ukraina demokratia partio, fondinto de Ukraina radikala partio.
Boris Hrinĉenko | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 9-an de decembro 1863 en Kharkov Governorate | |
Morto | 6-an de majo 1910 (46-jara) en Provinco de Imperio | |
Tombo | Baikove Cemetery [#] | |
Etno | ukrainoj [#] | |
Lingvoj | ukraina [#] | |
Ŝtataneco | Rusia Imperio [#] | |
Alma mater | Ĥarkiva Universitato [#] | |
Profesio | ||
Alia nomo | Vasyl Chaichenko [#] | |
Okupo | vortaristo • antropologo • lingvisto • historiisto • aŭtoro • ĵurnalisto • verkisto • politikisto [#] | |
En TTT | Oficiala retejo [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Naskiĝis en Ĥarkiva gubernio (nun - Suma provinco), laboris kiel instruisto, poste - por Ĉernihiva gubernia estraro. De 1902 loĝis kaj laboris en Kievo. Fervore deefendis la ukrainan lingvon. Iniciatis eldonadon de populara malmultekosta ukraina libroserio. Multflanke strebis apliki la ukrainan lingvon en ĉiujn sferojn de homa agado. Kompilis kaj redaktis 4-voluman "Vortaron de ukraina lingvo" (1907-1909). Tradukis de la germana kaj la franca. Multe verkis ankaŭ por infanoj.
Mortis en Italio, entombigita en Kijivo.
Lian rakonton "Olesja" esperantigis Viktor Pajuk (Norda gazeto, Francio).