Boris Podolskij

rus-Usona fizikisto

Boris Jakovleviĉ Podolskij (em rusa: Бори́с Я́ковлевич Подо́льский; 29a de Junio, 1896 – 28a de Novembro, 1966) estis rus-usona fizikisto de juda deveno, notinda pro sia laboro kun Albert Einstein kaj Nathan Rosen pri interplektitaj ondofunkcioj kaj la EPR paradokso. Tiu laboro stimulis debaton pri la interpretado de kvantuma mekaniko, kulmine en la Teoremo de Bell kaj en la alveno de la teorio pri kvantuma informado.

Boris Podolskij
Persona informo
Naskonomo Бори́с Я́ковлевич Подо́льский
Naskiĝo 29-an de junio 1896 (1896-06-29)
en Taganrog
Morto 28-an de novembro 1966 (1966-11-28) (70-jaraĝa)
en Cincinnati
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Kalifornia Instituto de TeknologioUniversitato de Suda Kalifornio • USC Viterbi School of Engineering
Okupo
Okupo fizikisto • universitata instruisto
Verkoj paradokso de Ejnŝtejno-Rosen-Podolsky
TTT
Retejo http://boris-heir.net
vdr

Ĵusaj esploroj rezultis en libro publikigita en 2009 fare de John Earl Haynes, Harvey Klehr kaj Alexander Vassiliev, nome Spies: The Rise and Fall of the KGB in America, kiu identigis Podolskij kiel kontakto (nome QUANTUM) kiu renkontiĝis dufoje kun la soveta spionaro precize en 1942 kaj 1943.