Boris Godunov

(Alidirektita el Boriso Godunov)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Boris Godunov (dramo).

Boris Fjodorovič Godunov (naskiĝis ĉ. 1551, mortis la 23-an de aprilo 1605) estis rusa caro.

Boris Godunov
Persona informo
Naskiĝo 12-an de aŭgusto 1552 (1552-08-12)
en Vjazma,  Rusa carlando
Morto 23-an de aprilo 1605 (1605-04-23) (52-jaraĝa)
en Moskvo,  Rusa carlando
Mortis per malsano vd
Tombo Triunia monaĥejo de Sergio el Radoneĵo vd
Religio Rusa Ortodoksa Eklezio vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusa carlando vd
Subskribo Boris Godunov
Familio
Dinastio Godunov vd
Patro Fyodor Godunov vd
Gefratoj Irina Godunova vd
Edz(in)o Maria Skuratova-Belskaya vd
Infanoj Fjodor Borisoviĉ GodunovKsenia Borisovna Godunova vd
Profesio
Okupo politikistoOpriĉniko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Irina Godunova

Li naskiĝis en nobela familio tatardevena. Lia fratino Irina en 1580 edziniĝis al carido Fjodor (ruse Фёдор Иванович), filo de Ivano la Terura.

Post morto de Ivano la Terura, kiun li helpis mortigi, Godunov iom post iom sukcesis estiĝi la unusola regento de caro Fjodor (konsiderata kiel psike handikapita) kaj la unusola efektiganto de la cara potenco.

Dum lia regado okazis ekonomia kresko de la lando, li reorganizis sistemon de servuteco kaj impostoj, kreskigis rolon de internacia komerco (sur la rivero Volgo kaj tra norda haveno Arĥangelsk) kaj plibonigis internacian pozicion de Rusio. Li reakiris teritoriojn perditajn en la livonia milito kun Svedio, akiris partojn de Siberio kaj Kaŭkazo.

Post morto de Fjodor li estis la 17-an de februaro 1598 elektita kiel caro. Sed tempo de lia rekta regado estis jam signita de venanta profunda krizo, kiu estis postsekvo de la maniero de regado de Ivano la Terura kaj per batalo kun opoziciuloj (Falsa Demetrio la 1-a).

Antaŭ la decida konfronto Godunov subite mortis la 13-an de aprilo 1605 (laŭ unu el versioj li veneniĝis). Lia neplenkreska filo Fjodor estis sekva caro de Rusio, sed baldaŭ li pereis kune kun sia patrino Maria.

Murdo de Fjodor la 2-a kaj lia patrino Maria (pentraĵo de 1862)

La familia kripto kun liaj restaĵoj troviĝas en Laŭro (urbo Sergijev Posad).

Boris Godunov en arto redakti

Galerio redakti

Bibliografio redakti

  • Dunning, Chester. Russia's First Civil War: The Time of Troubles and the Founding of the Romanov Dynasty. University Park: Pennsylvania State University Press 2001. angle
  • Ozerski, Viktor: Herrscher Rußlands von Rurik bis Putin. Phönix-Verlag, Rostow-am-Don 2004 ISBN 5-222-05545-0 germane
  • Perrie, Maureen. (1995). Pretenders and Popular Monarchism in Early Modern Russia: The False Tsars of the Time of Troubles. Cambridge, UK.: Cambridge University Press 1995. angle
  • Манягин, В. Г. Апология Грозного царя. Критический обзор литературы о царе Иоанне Васильевиче Грозном и царе Борисе Годуновом. Москва 2002. (ruse)
  • Платонов, С. Ф. Борис Годунов. Мудрец и преступник. Москва 2006. (ruse)
  • Скрынников, Р. Г. Иван Грозный. Борис Годунов. Василий Шуйский. Москва 2005. (ruse)

Eksteraj ligiloj redakti