La Bornea arbopigo (Dendrocitta cinerascens) estas birdo de la aziaj arbopigoj, mezgranda membro de la familio de Korvedoj kiu inkludas la korvojn kaj la garolojn. Ĝi estas endemio de la insulo de Borneo en Sudorienta Azio nome en Indonezio. Ĝi estis foje traktata kiel subspecio de la Sumatra arbopigo (D. occipitalis).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bornea arbopigo
Bornea arbopigo
Bornea arbopigo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Dendrocitta
Specio: D. cinerascens
Dendrocitta cinerascens
(Sharpe, 1879)
Konserva statuso
NR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Ĝi estas sufiĉe granda birdo, 40 cm longa, kun longa gradita vosto, larĝaj rondoformaj flugiloj kaj mallongaj malfortaj gamboj. La subaj partoj estas rozbrunecaj. Ankaŭ la kapo estas rozbruneca kun helarĝenta krono kaj malhela strio super la okulo kaj tra la frunto. La dorso estas grizeca kaj la pugo estas pala. La flugiloj estas nigraj kun blanka makulo meze kaj la vosto estas griza kun nigraj plumopintoj kaj nigreca sube. La fortika beko kaj gamboj estas griznigraj kaj la okuloj estas ruĝecaj. La Sumatra arbopigo diferenciĝas ĉar havas palbrunan dorson, malhelan brunan kapon kun blanka nuko kaj pli maldika beko.

La Bornea arbopigo estas bruema birdo mun vario de laŭtaj, eksplodaj alvokoj inklude sonorilecan fajfon kaj variajn gruntojn kaj parolemajn alvokojn. Ĝi povas imiti la alvokojn de aliaj birdoj.

Ekologio redakti

Ĝi estas tre komuna en plej parto de la montaraj teritorioj de nordaj kaj centraj partoj de Borneo. Ĝi ĉefe loĝas inter 300 kaj 2,800 m super marnivelo, plej komune en valoj kaj montetoj de la plej malsupraj bordoj de la teritorio. Ĝi loĝas arbarojn, arbarbordojn, kampoj de bambuo kaj arbustejoj kaj foje estas vidata en kultivataj areoj. Ili manĝas en la arba branĉaro, sole aŭ en etaj grupoj, serĉe de etaj fruktoj, semoj kaj grandaj insektoj kiel skaraboj kaj blatoj. Ili povas iĝi maltimidaj, vizitante vilaĝojn por manĝi restaĵojn.

Oni konas malmulte pri ilia reprodukta kutimaro. La nesto estas profunda, konstruita de maldikaj bastonetoj kaj lokita en malalta arbo. La ovoj estas verdecblankaj kun brunaj markoj koncentrataj en ringo je la plej larĝa fino.

Referencoj redakti

  • Davison, G. W. H. & Chew Yen Fook (1996) A Photographic Guide to Birds of Borneo, New Holland, London.
  • MacKinnon, John & Phillipps, Karen (1993) A Field Guide to the Birds of Borneo, Sumatra, Java and Bali, Oxford University Press, Oxford.
  • Madge, Steve & Burn, Hilary (1993) Crows and Jays, Christopher Helm, London.
  • Strange, Morten (2001) A Photographic Guide to the Birds of Indonesia, Christopher Helm, London.

Eksteraj ligiloj redakti