La Bornea perdriko (Arborophila hyperythra) estas mezgranda birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj subfamilio de Perdrikenoj. Foje estas inkludata en propopinta superspecio formata de A. javanica, A. orientalis kaj A. brunneopectus.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bornea perdriko
Bornea perdriko
Bornea perdriko

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Arborophila
Specio: A. hyperythra
Arborophila hyperythra
(Sharpe, 1879)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en la insulo de Borneo, kio nomigas la specion, en teritorioj de Indonezio kaj Malajzio (norde). Ties natura biotopo estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj montarbaroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.

Estas perdriko de oranĝeca kapo kaj oranĝecbruna brusto. La ventro estas blanka kun tre markata nigraj flankoj kun blankaj makuloj. Estas ruĝa okulringo kaj nigraj krono kaj orelmakulo. La dorso estas tre strieca kaj la kruroj ruĝaj.

De tiu orientalisa specio oni agnoskas du subspeciojn kiuj estas la jenaj:

  • hyperythra (Sharpe, 1879) – montoj de norda kaj centra Borneo.
  • erythrophrys (Sharpe, 1890) - Kinabalu-Monto, Sabaho (nordorienta Borneo), ĝi estis foje konsiderata kiel meritanta traktadon kiel separata specio.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti