Borneaj montaraj pluvarbaroj
La borneaj montaraj pluvarbaroj estas nubarbaro kaj tersupraĵa ekoregiono el la sundalanda-filipina ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de Borneo en Sudorienta Azio [1]. Ĝi estas parto de la tutmondaj 200-regiono "borneaj malaltaĵaj kaj montaraj arbaroj" kaj de la biodiverseco-riĉaĵejo "Sunda Lando".
Borneaj montaraj pluvarbaroj | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono | ||||
Nubarbaro, ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||||
|
||||
Vikimedia Komunejo: Borneo Montane Rainforests Ecoregion [+] | ||||
Priskribo
redaktiTiu ekoregiono konsistas el tropika nubarbaro kaj laŭrisilva arbaro en la pli altaj altitudoj, super 1 000 m, en la centro de Borneo kun sekcioj en malajziaj, indoneziaj, kaj brunejaj teritorioj de la insulo. Tiuj pli malvarmetaj kaj pli humidaj deklivoj elstaras el la tapiŝo de densa pluvarbaro kiu kovras la pli varmajn malaltebenaĵojn malsupre, kaj same kiel kroma pluvokvanto ankaŭ devenigas malsekecon de la malaltaj nuboj. La grundoj estas pli malbonaj kaj pli acidaj ol en la malaltebenaĵo.
Flaŭro
redaktiLa izolataj pli altaj kaj pli malvarmetaj arbaroj de la insulo gastigas riĉan kaj karakterizan aron de plantoj de kaj azia kaj aŭstralia origino. Ekzistas aparte nombregoj da nepentaj (Nepenthes) ujo-plantoj (pli ol 15-specioj), rododendroj, kaj orkideoj. Tiu ekoregiono ankaŭ enhavas gravajn areojn de arbaro sur kalkoŝtono-altaĵoj, aparte Api-Monto kiu havas klarajn altitudajn zonojn de malsama vegetaĵaro. Long Pasia en Meligan-Montaro kaj Altebenaĵo Usun Apau havas gravajn areojn de malsekejoj je alta altitudo.
Faŭno
redaktiLa montarbaroj estas hejmo al specifa faŭno inkluzive de nombregoj da mamuloj kiaj Vivveridae (kia la malofta Diplogale hosei, endemia en tiuj montarbaroj), tupajuloj, sciuroj, ratoj kaj primatoj kiaj orangutano (Pongo pygmaeus), gibonoj, kaj Colobinae. Kvankam la plej multaj el tiuj primatoj preferas pli malaltajn altitudojn, ekzistas aparte bonaj nombroj da la grandaj makakoj ĉar la arbaroj estas malpli difektaj ĉe pli altaj altitudoj pli grandaj bestoj kiel ekzemple orangutanoj kaj sumatra rinocero (Dicerorhinus sumatrensis) retiriĝis ĉi tie el la malaltebenaĵoj. Kvankam ekzistas pli malmultaj birdoj en la borneaj montaroj ol en la malaltĵoj, ekzistas pli alta proporcio da endemiaj specioj, efektive la plej multaj el la unikaj birdoj de Borneo vivas en la montarbaroj; ekzemple sur Mulu-Monto en Saravako ekzistas 171 da malsamaj birdoj en la malaltaĵoj kaj nur 12 specioj ĉe 1300 m.
Minacoj kaj konservado
redaktiLa pli altaj altitudoj de Borneo estas nealireblaj kaj tial pli ol 90% de la origina vivejo restas sendifektaj, eĉ ekde la arbaraj brulegoj de 1997-98 kiuj difektis tiel multe de la borneaj malaltaĵaj arbaroj. Proksimume 25% situas en naturprotektejoj inkluzive de tre granda bloko en Nacia Parko Kajan Mentarang, kiu estas hejmo de komunumoj de indiĝenaj homoj sed estas minacata per komerca arbodehakado kaj vojkonstruado. Tiu parko kaj aliaj kiel ekzemple Nacia Parko Betung Kerihun estas gravaj rifuĝejoj por la faŭno dum la malaltaĵaj vivejoj estas sisteme forigataj.
Referencoj
redaktiVidu ankaŭ
redakti
Eksteraj ligiloj
redakti- angle Borneaj montaraj pluvarbaroj (WWF)
- angle Borneaj montaraj pluvarbaroj (WWF-Wildworld)
- angle Borneaj montaraj pluvarbaroj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Borneaj montaraj pluvarbaroj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Borneaj montaraj pluvarbaroj (Globalspecies) Arkivigite je 2014-01-16 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu Borneo montane rain forests
- angle Tutmondaj 200; numero 31 : Borneaj malaltaĵaj kaj montaraj arbaroj (WWF) Arkivigite je 2017-07-15 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Sunda Lando (Naturprotekto Internacie).
- angle Maliau Basing