Borongan - tagaloge Lungsod ng Borongan - estas komponenta, universitata kaj marhavena urbo, ankaŭ diocezo en Filipinoj, en insulo Lejteo, en regiono Orientaj Bisajoj, kie estas ĉefurbo de la provinco Orienta Samaro. La urbo apartenas al la plej orientaj urboj de la lando kaj havas 61 distriktojn. La loknomo estis prenita de la loka vorto " borong ", kiu signifas nebulo.

Marbordo ĉe Borongan
Marbordo ĉe Borongan
Borongan
component city
Administrado
Poŝtkodo 6800
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 71 961  (2020) [+]
Loĝdenso 151 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 11° 37′ N, 125° 26′ O (mapo)11.609444444444125.43611111111Koordinatoj: 11° 37′ N, 125° 26′ O (mapo) [+]
Alto 119 m [+]
Areo 475 km² (47 500 ha) [+]
Borongan (Filipinoj)
Borongan (Filipinoj)
DEC
Borongan
Borongan
Situo de Borongan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Borongan [+]
vdr
Katedralo de Borongan

Geografio redakti

Borongan kuŝas laŭ orienta marbordo de la insulo [1]. Catbalogan troviĝas 64, regiona ĉefurbo Taklobano 72, Calbayog 104, Cebuurbo 228, Dabao 514, Kezonurbo 581, ĉefurbo Manilo 583, General Santos 621, Baguio 743, Puerto Princesa 766 kilometrojn (aere) [2].

 
Vendejego

Historio redakti

En 1595 hispanaj jezuitoj komencis evangeliigi tiun areon tiam "Guiborongani". Baldaŭe ĝi estis nomita Borongan pro la peza nebulo, kiu kutime kovris la lokon. Borongan mem estis establita kiel indianvilaĝo en 1619. La filipina revolucio en 1898 forbalais la hispanan eraon, sed poste usona dominado, inter 1941-1945 japana dominado okazis. Aparta provinco Orienta Samaro estis establita en 1965, tiam Borongan estis levita ties ĉefurbo. La komponenta statuso alvenis nur post longa leĝa komplikaĵo.

Ekonomio redakti

La ĉefa produkto de Borongan estas la koproj. Menciindas la fiŝkaptado. La loka merkato estas vigla.

Religio kaj eduko redakti

Boronganon estas ĉefe katolika, sed ankaŭ estas malgrandaj kristanaj sektoj. La urbo havas multajn bazlernejojn, mezlernejojn, altlernejojn kaj solan universitaton.

 
Lernejo en Borongan

Trafiko redakti

Borongan voje estas alirebla laŭ la marborda ĉefvojo ambaŭflanke. Estas aŭtobusa kontakto al Manilo helpe de pramo. Statuso de la haveno estas "nacia". La urbo havas ankaŭ flughavenon, tamen nuntempe sen flugoj. En la urbo mem la publika transporto konsistas el motorizitaj tricikloj, motorcikloj, busetoj, multitaksioj kaj bicikloj.

Klimato redakti

La klimato de Borongan estas klasifikita kiel ekvatora klimato. Averaĝe jare pluvas po 4120 mm. En ĉiuj monatoj abunde pluvas. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj. La temperaturo varias inter 22-31 °C.

 
Statuo

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans