Komercborso de Bonaero

(Alidirektita el Borso de Bonaero)

La Komercborso de Bonaero aŭ en hispana Bolsa de Comercio de Buenos Aires (BCBA), fondita la 10-a de julio de 1854, estas la ĉefa borso de valoroj kaj financa centro de Argentino. Ties transagado estas ĉefe agado de entreprenoj, obligacioj, valutoj kaj por futuraj kontraktoj.

Komercborso de Bonaero
konstruaĵo • akcioborso
Estiĝo 1854
Lando Argentino vd
Situo Bonaero
Sidejo Bonaero vd
Situo
Geografia situo 34° 36′ 14″ S, 58° 22′ 15″ U (mapo)-34.60388889-58.37072222Koordinatoj: 34° 36′ 14″ S, 58° 22′ 15″ U (mapo)
Komercborso de Bonaero (urbo Bonaero)
Komercborso de Bonaero (urbo Bonaero)
DEC
Komercborso de Bonaero
Komercborso de Bonaero
Situo de Komercborso de Bonaero
Map
Komercborso de Bonaero
Retejo https://www.labolsa.com.ar/
vdr
Fasado de la konstruaĵo al la Avenuo L.N. Alem.

Temas pri civila asocio neenspezocela, estrita de reprezentantoj de la diversaj sektoroj de la entreprenaro, regulita de la Leĝo Nº 17.811,[1] kaj superrigardata de la Comisión Nacional de Valores de Argentina (Nacia Komisiono de Valoroj). Ĝi posedas Tribunalon por Ĝenerala Arbitracio, kreita en 1963, por arbitracii kaj peri diferencojn inter la partoprenantoj de la Borso.

Indikiloj de tiu boros estas Burcap, Merval, Índice General de la Bolsa, MAR, Indol kaj pogranda Indol.

La entreprenoj kiuj deziras valorigi siajn akciojn en la Komercborso de Bonaero devas informi ĉiun trian monaton pri siaj kontoj kaj havigi ĉiun koncernan informon. En 1999 funkciis en la Bolsa de Buenos Aires 134 entreprenoj.

Laŭ studo de 1999 fare de la Internacia Financa Korporacio, nome branĉo de la Monda Banko, la averaĝa valoro de la entreprenoj kiuj funkcias en la bonaera borso estas de 311,5 milionoj de dolaroj, kio metas Argentinon en la 30a rango inter la landoj kiuj havas akciajn merkatojn.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Infoleg.mecon.gov.ar. Arkivita el la originalo je 2014-04-23. Alirita 2014-04-21.

34° 36′ 14″ S 58° 22′ 14.6″ U / 34.60389 °S, 58.370722 °U / -34.60389; -58.370722 (mapo)