Botelmalfermilo, aŭ senkapsuligilo , estas ilo por forigi kronfermilon de botelo.

Botelmalfermilo
Kronfermilo

Ĝi estas ege utila ilo por kelneroj kiuj la tutan labortempon devas labori uzante ĝin. Por eviti ties perdon multaj ligas la botelmalfermilon ĉu al specifa loko en sia laborejo ĉu al sia propra talio aŭ zono.

Historio redakti

La unua botelmalfermilo surmerkatiĝis kun la enkonduko de la kronfermilo (Bottle Uncapping Tool, patentigita 1893 fare de Alfred Louis Bernardin, kaj Capped-Bottle Opener, patentigita 1894 de William Painter). Tre ofte trinkentreprenoj eldonas siajn proprajn botelmalfermilojn kiel propagando ĉar ili montras ties logojn aŭ markojn.

Vidu ankaŭ redakti