Boucicaut (pariza metrostacio)
metrostacio en Parizo
Boucicaut [busiko] estas stacio de la linio 8 de la metroo de Parizo. Ĝi situas en la 15-a arondismento de la franca ĉefurbo.
Boucicaut | ||||
---|---|---|---|---|
Stacio Boucicaut sur linio 8 de la Metroo de Parizo
| ||||
metrostacio • subtera stacio | ||||
Lokigo | ||||
Lando | Francio | |||
Urbo | Parizo | |||
Arondismento | 15-a | |||
Geografia situo | 48° 50′ 28″ N, 2° 17′ 16″ O (mapo)48.8411012.287817Koordinatoj: 48° 50′ 28″ N, 2° 17′ 16″ O (mapo) | |||
| ||||
Ecoj | ||||
Trakoj | 2 | |||
Kajoj | 2 | |||
Tarifa zono | 1 | |||
Jara trafiko | 2 288 055 vojaĝantoj (2021) | |||
Historio | ||||
Malfermo | 27-a de julio 1937 | |||
Administrado kaj utiligado | ||||
Proprietulo | RATP | |||
Trafikanto | RATP | |||
Kodo | 1611 | |||
Metro-linio | ||||
Pri la stacio redakti
La stacio situas ĉe la avenuo Félix Faure, sude de la krucvojo kun la strato Convention. Ĝia nomo estas omaĝo al Marguerite kaj Aristide Boucicaut (1810-1877): li kreis modestan butikon, kiu poste fariĝis la fama magazeno "Au Bon Marché" (hodiaŭ "Le Bon Marché"). Lia edzino Marguerite Boucicaut (1816-1887) aktive subtenis lin, kaj ankaŭ ilian amikon Louis Pasteur, kaj helpis fondi malsanulejon Boucicaut.
- Temas pri unu el malmultaj stacioj kiuj havas nomon de virino
Historio redakti
La stacio malfermiĝis la 27-an de julio 1937.
Interkonektoj redakti
- RATP 62