Bouda u Těchonína

Bouda u Těchonína estas nomo de zono de speciala konservada sistemo de Reto Natura 2000 situanta interne de la artileria fuortaro Bouda sur monto Bouda kun kodo CZ0533686.

Bouda u Těchonína
Zono de Speciala Konservado
protektita areo
K-S 22a "Krok" - enirejobjekto
Oficiala nomo: Bouda u Těchonína
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Historia regiono Bohemio
Parto de Bouda
Montaro Orlica montaro
Situo Bouda u Těchonína
 - alteco 812 m s. m.
 - koordinatoj 50° 04′ 09″ N 16° 40′ 37″ O / 50.06917 °N, 16.67694 °O / 50.06917; 16.67694 (mapo)
Areo 0,000399 km² (0,04 ha)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Proklamita 15-an de aprilo 2005
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Bouda (fortress)
Retpaĝo: Informoj sur www.nature.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Objekto de protekto redakti

Artileria fuortaro Bouda estas unu el la plej signifaj vintrejoj de vespertoj nigra barbastelo (Barbastella barbastellus) en Ĉeĥio kaj vintrejo de granda mioto (Myotis myotis) de superregiona signifo. La konkretaj specioj samkiel ankaŭ aliaj specioj de vespertoj estas endanĝerigitaj pro kulturado de arbaj monokulturoj kaj kun tio koneksanta likvido de arboj kun forfalanta arboŝelo, pro ŝanĝoj de klimato en la subterejaj vintrejoj, pro fermado de konvenaj lokoj por la travintrumado kaj rompado dum ĝi.

Priskribo de loko redakti

Fuortaro Bouda estas artileria fuortaro konstruita enkadre de konstruado de ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj inter la jaroj 1936 kaj 1938. Temas pri aro de kvin fortikaĵaj objektoj kunigitaj per subtera sistemo de koridoroj, ĉambregoj kaj galerioj, kiu estis en la jaro 1938 de la armeo forlasita pro munkena interkonsento kaj nur en la jaro 1991 muzee alirebligita. Turisma sezono okazas de majo ĝis oktobro, en la restanta parto de la jaro estas movo de personoj en la areo sporada. La tuta sistemo estas tro ampleksa kun kvanto de konvenaj kaŝejoj kaj kun daŭra temperaturo ĉirkaŭ 5 °C kaj humideco. Multe da embrazuroj kaj aerumaj aperturoj kreas por la vespertoj kvanton da konvenaj alirvojoj. La loko kun areo 0,03 ha troviĝas sur katastra teritorio de municipoj Těchonín, Lichkov kaj Králíky.

Eksteraj ligiloj redakti