Houari Boumediene

(Alidirektita el Boumédiènne)

Houari BOUMÉDIÈNE, literumita ankaŭ kiel Boumediene, Boumedienne ktp., [hua:ri: bumeDJAN], (arabe هواري بومدين ; elaraba latinigo: Hawārī Bū-Madyan; 23-a de aŭgusto 193227-a de decembro 1978) servis kiel Proparolanto de la Revolucia Konsilantaro de Alĝerio ekde la 19-a de junio 1965 ĝis la 12-a de decembro 1976 kaj de tiam kiel dua Prezidanto de Alĝerio ĝis sia morto la 27-an de decembro 1978.[1][2]

Houari Boumédiène
هواري بومدين
Prezidanto de Alĝerio
Persona informo
هواري بومدين
Naskonomo محمد إبراهيم بو خروبة
Naskiĝo 23-an de aŭgusto 1932 (1932-08-23)
en Guelma
Morto 27-an de decembro 1978 (1978-12-27) (46-jaraĝa)
en Alĝero
Mortis per Waldenström macroglobulinemia vd
Tombo Alĝero vd
Religio islamo vd
Lingvoj arabafranca vd
Ŝtataneco Alĝerio vd
Alma mater Al-Azhar-universitato vd
Partio Naciliberiga Fronto vd
Profesio
Okupo politikistomilitisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En 1961, post voĉdonado por memregado, Alĝerianoj deklaris sendependecon kaj ankaŭ Francio anoncis tion. Boumédiène estris povegan militistan frakcion ene de la registaro, kaj iĝis militministro fare de la ŝtatestro de Alĝerio nome Ahmed Ben Bella, kies ascendon al povo li helpis kiel stabanestro. Li poste iĝis malkontenta kun la nefiksa regostilo kaj ideologia puritanismo de Ben Bella, kaj en Junio 1965, Boumédiène enpoviĝis per nesanga puĉo.

La landaj konstitucio kaj politikaj institucioj estis nuligitaj, kaj li regis pere de Revolucia Konsilantaro de siaj propraj ĉefe militistaj subtenantoj. Multaj el ili estis liaj kompanoj dum la militaj jaroj. Unu el ĉefaj membroj de tiu cirklo estis la longdaŭra ministro de Eksterlandaj Aferoj de Boumédiène nome Abdelaziz Bouteflika, kiu, ekde 1999, estos prezidento de Alĝerio.

Dekomence, li estis vidata kiel eble malforta estro, sen granda povo escepte ene de la armeo, kaj oni ne konas je kiu etendo li komandis la oficiraron. Li restis sendisputa estro de Alĝerio ĝis sia morto en 1978.

Referencoj redakti

  1. france Biografio de Houari Boumediène Arkivigite je 2014-02-13 per la retarkivo Wayback Machine, en la retejo de la Prezidenteco de la Respubliko Alĝerio
  2. Boumedienne, Houari (literumita ankaŭ kiel Boumédiène) ĉe rulers.org.

Bibliografio redakti

  • Ania Francos kaj Jean-Pierre Séréni, Un Algérien nommé Boumédiène, éd. Stock coll. « Les Grands Leaders », 1976
  • Paul Balta kaj Claudine Roulleau, La Stratégie de Boumédiène, éd. Simbad, 1978
  • Juliette Minces, L'Algérie de Boumediène, éd. Presses de la Cité, 1978

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti