Bourgoyen-Ossemeersen

La urba natura rezervejo Bourgoyen-Ossemeersen troviĝas meze de la urbo Gento de Orienta Flandrio, Belgio. Estas sufiĉe unika havi tian rezervejon tiom proksime de urbocentro. Tio estas pro la eco de la rezervejo: temas pri marĉoj kie malfacilas konstrui domojn kaj vojojn. La areo estas grandparte en la urba distrikto Mariakerke kaj kovras 230 hektarojn. Ĝi konsistas el malsekaj herbejoj kun fosaĵoj kaj kanaloj, kaj estas tre grava vintra areo por birdoj.

tipa pejzaĝo en la natura rezervejo Bourgoyen-Ossemeersen

Tra la jaroj, la urbo de Gento iom post iom aĉetis la landon de privataj posedantoj, tiel ke la birda rezervejo nun preskaŭ komplete estas urba posedaĵo. En 1978 la areo ricevis la statuson de protektita pejzaĝo.

sunsubiro en la rezervejo

Tra la malsekejo kondukas tri promenaj vojoj. Centre situas la bieno Valkenhuis ("falka domo"), historia setlejo de la naturejo. Kiel la nomo diras, falkoj estis trejnitaj tie por la jara falkado de la grafoj de Flandrio. En la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj ĉirkaŭ la bieno konstruiĝis sportejoj por pluraj urbaj lernejoj, por havigi al ĝi novan, utilan kaj samtempe ekologian uzon.

Bruo kaj tumulto, ĉefe pro la proksima aŭtovoja ringo R4, instigis internacian kampanjon por pli mallaŭtigi la birdan protektejon. En la lastaj jaroj tial instaliĝis sonbruaj muroj, kiuj nun efike forbaras la aŭtovojan bruon.