Bourmont-entre-Meuse-et-Mouzon

komunumo en la departemento Haute-Marne de Francio
(Alidirektita el Bourmont)

Bourmont-entre-Meuse-et-Mouzon - prononco laŭ sistemo IFA [buʁmɔ̃ ɑ̃tʁ møz e muzɔ̃]] - estas komunumo de Francio, kiu ekestis la 1-an de junio 2016 per fuzio de la antaŭaj komunumoj Bourmont, la pli granda loĝloko, kaj Nijon, kun en 2018 nur iom pli ol 100 loĝantoj. Komence de 2019 ankoraŭ aliĝis plia antaŭe najbara komunumo, Goncourt, kun en 2018 300 loĝantoj. Ĝi situas en la departemento Haute-Marne, en la regiono Grand Est (france, Granda Oriento), kaj en la historia regiono Ĉampanjo-Ardenoj. Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 760 loĝantoj sur areo de 42,55 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 18 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Chaumont, la suda parto de la departemento, kaj al la kantono Poissons. La komunuma centro estas en Bourmont.

Bourmont-entre-Meuse-et-Mouzon
komunumo
komunumo en Francio
Administrado
Regiono Grand Est (Granda Oriento)
Departemento Haute-Marne
Arondismento Chaumont
Kantono Poissons
historia regiono Ĉampanjo-Ardenoj
INSEE kodo 52064 [+]
Poŝtkodo 52150
Demografio
Loĝantaro 760  (2021) [+]
Loĝdenso 18 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 11′ N, 5° 35′ O (mapo)48.1861111111115.59Koordinatoj: 48° 11′ N, 5° 35′ O (mapo) [+]
Areo 42,55 km² (4 255 ha) [+]
Bourmont-entre-Meuse-et-Mouzon (Haute-Marne)
Bourmont-entre-Meuse-et-Mouzon (Haute-Marne)
DEC
Bourmont-entre-Meuse-et-Mouzon
Bourmont-entre-Meuse-et-Mouzon
Situo de Bourmont-entre-Meuse-et-Mouzon
Bourmont-entre-Meuse-et-Mouzon (Francio)
Bourmont-entre-Meuse-et-Mouzon (Francio)
DEC
Bourmont-entre-Meuse-et-Mouzon
Bourmont-entre-Meuse-et-Mouzon
Situo de Bourmont-entre-Meuse-et-Mouzon

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bourmont-entre-Meuse-et-Mouzon [+]
vdr

Vidu ankaŭ redakti

 
silueto de la centra loĝloko Bourmont
 
la centra maria kirko
 
vilaĝa impreso de Nijon


 
La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj