Boussens VD

komunumo de Svislando
- La mallongigo VD en Boussens VD staras por la svisa Kantono Vaŭdo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Boussens.

Boussens estas komunumo en la Distrikto Centro de Vaŭdo en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 908 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Boussens
Blazono de Boussens
Blazono de Boussens
Blazono de Boussens
Komunuma domo de Boussens
Komunuma domo de Boussens
Komunuma domo de Boussens
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Centro de Vaŭdo
Geografia situo CH1903: 534405 / 161700 (mapo)46.6033333333336.5825Koordinatoj: 46° 36′ N, 6° 35′ O; CH1903: 534405 / 161700 (mapo)
Nombro de loĝantoj 908
Areo 3,15 km²
Alteco 594 m super marnivelo
Poŝtkodo 1034
Komunumkodo 5473
Mapo de Boussens
Mapo de Boussens
Situa mapo de Boussens
vdr

Geografio redakti

La komunumo Boussens situas en sudo de la regiono Centro de Vaŭdo, proksimume 5 kilometrojn nordokcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano kaj 5 kilometrojn sudokcidente de la distriktĉefurbo Echallens. La komunumo konsistas el la vilaĝo Boussens kaj la vilaĝetoj Chevrine (sur alteco de 604 m s.m. norde de Boussens) kaj Grange aux Aguet (sur alteco de 587 m s.m. sur la ebenaĵo en sud de la komunumo).[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,15 km², de kiuj 12,9% estas kovritaj de arbaro, 78,0% servas por agrikulturo kaj 9,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Boussens limas en nordo al Bettens, en nordoriento al Bioley-Orjulaz, en oriento al Etagnières, en sudo al Cheseaux-sur-Lausanne, en sudokcidento al Sullens, kaj en okcidento al Bournens.

Trafiko redakti

Tra Boussens pasas la kantona ĉefvojo 124 de Chavornay al Laŭzano. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 kaj la svisa aŭtovojo A9 estas la vojnodo Villars-Sainte-Croix, kiu situas proksimume 4 kilometrojn sudokcidente de la komunumo. Pere de poŝtaŭtolinio de Cheseaŭ-sur-Lausanne al Cossonay la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Boussens datiĝas el la jaro 1177 kiel Bussens. Dum mezepoko la feŭdo Boussens estis parto de la Senjorujo Cossonay, dum Grange aux Aguet estis havaĵo de la Abatejo Montheron. De 1581 ĝis 1798 la senjurojo apartenis al la familio de Saussure, kiu konstruigis en la dua duono de la 17-a jarcento la kastelon. Post la revolucio ĝi apartenis ĝis 1803 al la helveta Distrikto Echallens kaj poste al la Distrikto Cossonay, kaj surbaze de la administra reformo de 2006 ĝi kun efiko de la 1-a de januaro 2008 ĝi estis integrita al la nova Distrikto Centro de Vaŭdo.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti