Bowil

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Bowil (stacidomo).

Bowil estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Konolfingen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1381 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Bowil
Blazono de Bowil
Bowil
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Konolfingen
Koordinatoj  46° 53′ 34″ N 7° 41′ 43″ O / 46.89278 °N, 7.69528 °O / 46.89278; 7.69528 (mapo)Koordinatoj: 46° 53′ 34″ N 7° 41′ 43″ O / 46.89278 °N, 7.69528 °O / 46.89278; 7.69528 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1381
Areo 14,7 km²
Alteco 733 m super marnivelo
Poŝtkodo 3533
Komunumkodo 0605
Mapo de Bowil
vdr

Geografio redakti

La komunumo Bowil situas proksimume 20 km sudoriente de la federacia urbo Berno sur la akvodislimo de la rivereto Chise, alfluanto de Aro, kaj Emme sur alteco de 733 m s.m.

Najbara komunumo redakti

La komunumo limas en nordo al Oberthal, en oriento al Signau kaj Röthenbach en Emme-Valo, en sudo al Linden, kaj en okcidento al Oberhünigen kaj Zäziwil.

Trafiko redakti

Bowil disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Berno al Lucerno kaj tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo paralela al tiu fervojlinio tra Emme-Valo kaj Entlebuch.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Bowil datiĝas el la jaro 1299 kiel Bonwile.

Dum mezepoko Bowil apartenis al la Senjorujo Signau, kiu apartenis al la suvereneco de la Grafoj de Kiburgo. Kun la Senjorujo la vilaĝo fariĝis en la jaro 1399 posedaĵo de la urbo Berno. En la 16-a jarcento post la reformacio en Friedersmatt en Bowil estis dum longa tempo kunvenejo de la anabaptista movado de Emme-Valo. Post la kolapso de la malnova reĝimo dum la Helveta Revolucio en la jaro 1798 la vilaĝo estis atribuita al la nove kreita distrikto Höchstetten. Ek de la jaro 1803 ĝi apartenis al la ĉefdistrikto Konolfingen, kiu estis transformita per la nova kosntitucio de 1831 al la hodiaŭa distrikto Konolfingen.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti