Brühler Garten (Erfurto)

La Brühler Garten estas unu el la multnombraj ĝardenoj en la urbocentro de Erfurto.

Brühler Garten
parko [+]

LandoGermanio
Federacia landoTuringio
Koordinatoj50° 58′ 24″ N, 11° 1′ 11″ O (mapo)50.973311.0196Koordinatoj: 50° 58′ 24″ N, 11° 1′ 11″ O (mapo)

Brühler Garten (Turingio)
Brühler Garten (Turingio)
DEC
Brühler Garten
Brühler Garten
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Brühler Garten
Vikimedia Komunejo:  Brühler Garten (Erfurt) [+]
vdr
Enirejo al la ĝardeno, kontraŭe al la Nova operejo.
La Müffling-tombejo, kun kradoj kontraŭ vandalismo.
Restoj de la urbomuro.

Historio kun ŝanĝiĝanta funkcio redakti

La ĉirkaŭfermejo (germane: Zwinger) situanta inter Roßwehr kaj interna Brühler-pordego, sterniĝas sur 30-50 m larĝan areon inter la urbomuroj de 1168. Post la finkonstruo de la ekstera muraro, tiu ĉirkaŭfermejo iĝis tombejo. Jam en 1507 oni legas pri enterigoj sen eklezia akompanado. En 1717 ĝin transformigis en plezurĝardeno la majenca guberniestro Boyneburg.

De 1818-71 ĝi denove iĝis tombejo, la unua publika en la urbo. Tion atestas ĝis hodiaŭ kelkaj restintaj tomboslaboj. Inter ili menciindas la novgotika tombejo de la ŝtontajlisto Sahlender (+ en 1862) kaj la voluta sarkofago por A.W. Sucro (+ en 1868). Granda kruco el ŝtono ĉe la orienta enirejo memorigas la falintojn en la milito.

Klasicisma tombejo de 1853, planita de F.A. Stüler, adepto de Karl Friedrich Schinkel restaŭritis en 2001. Ĝi faritis omaĝe al la prusa generalfeldmarŝalo Karl Müffling.

Nova funkcio en la 20-a jarcento redakti

En 1925 la tombejo por la unua fojo nomiĝis Brühler Garten; intertempe ĝi fariĝis ripozumĝardeno. Laŭ la planoj de ĝardenplanaddirektoro Multhaupt la kuracparko transformiĝis al urba parko. La nunua monumentprotektita parko finifine estas produkto de 1961, farita de la potsdama arkitekto W. Funcke.

Novaj aranĝoj redakti

Kun subteno de la Allianz-naturmedifondaĵo fariĝis en 2003 grandstila restaŭrado kaj aliigo laŭ planoj de la vajmara arkitekto Wittig. Ideo malantaŭa estis nova interpretado sub modernaj formoj: utiligi la jam ekzistintajn ĝardenelementojn por futurorientitaj kialoj, ĉiam kun strikta observado de monumentprotektadaj normoj. Tiaj novigoj ampleksas:

  • Aleo 200-jaraĝa de etfoliaj tilioj
  • 2 gazonaj podietoj
  • Muzikkonko
  • Pergolo kun la ĝiaj parteroj
  • Enirejo ĉe Melanchthon-strato kun urba balkono
  • Fragmentoj de la historia urbomuro
  • Ludejo
  • Nova alirebleco (liberaera ŝtuparo) al la bordeto de la rojo Walkstrom ĉe la vejro Roßwehr

En 2002 restaŭriĝis la restintaĵoj de la urba kaj la ĉirkaŭfermejaj muroj.

Eksteraj ligiloj redakti