Meiringen

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Brünigen)
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Meiringen (stacidomo) kaj Meiringen Alpbach (stacidomo).

Meiringen estas komunumo de Kantono Berno, Svislando. Ĝis la 31-a de decembro 2009 ĝi apartenis al la distrikto Oberhasli, kies ĉefloko ĝi estis. Ek de la 1-a de januaro 2010 ĝi estas parto de la nove kreita administra distrikto Interlaken-Oberhasli. La komunumo havis 4533 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Meiringen
Blazono de Meiringen
Statuo de Sherlock Holmes en Meiringen.
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Interlaken-Obehasli
Malnova distrikto ĝis 2009 Obehasli
Koordinatoj  46° 43′ 43″ N 8° 11′ 11″ O / 46.72861 °N, 8.18639 °O / 46.72861; 8.18639 (mapo)Koordinatoj: 46° 43′ 43″ N 8° 11′ 11″ O / 46.72861 °N, 8.18639 °O / 46.72861; 8.18639 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4533
Areo 40,7 km²
Alteco 595 m super marnivelo
Poŝtkodo 3860
Komunumkodo 0785
Mapo de Meiringen
vdr

Geografio redakti

Meringen situas en la Haslivalo en la Berna Oberlando ĉe la okcidenta fino de la Aroravino ambauflanke de la rivero Aro. La plej malalta punkto de la komunumo situas ĉe la rivero Aro je 600 m s.m. dum ĝia plej alta punkto situas sub la monto Wellhorn je alteco de 2961 m s.m..

La komunumo konsistas el la lokoj Meiringen, Balm, Unterheid, Unterbach, Hausen, Brünigen, Brünigpass, Zaun, Wilerli, Prasti, Brünigerälpeli, kaj la alppaŝtejoj Breitenboden, Isetwald, Wandel und Wirzen, Schönbühl kaj Schwarzwaldalp.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Meiringen limas en nordo al Lungern (Kantono Obvaldo) kaj Hasliberg, en oriento al Innertkirchen kaj Schattenhalb, en sudo al Grindelwald, kaj en okcidento al Brienz kaj Brienzwiler.

Trafiko redakti

 
Brünig-Fervojo

Meiringen situas ĉe la Brünig-Fervojo, kiu ligas Interlaken kun Lucerno kaj estas la unusola dentorado-fervojlinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj. Aparta trajnlinio de Meiringen kondukas orienten al Innertkirchen.

La komunumo estas elirpunkto de diversaj montpasejoj, kiuj ebligas la transiron super la ĉirkaŭaj montoĉenoj. En oriento troviĝas la Sustenpasejo al Kantono Urio en sudoriento la Grimselpasejo al Kantono Valezo kaj en nordoriento la Brünigpasejo al Kantono Obvaldo. Tra la Reichenbachvalo la pasejo Granda Scheidegg kondukas al Grindelwald. Ĉi-lasta estas fermita por la privata motortrafiko. Super ĉiuj kvar pasejoj ekzistas poŝtaŭtolinioj.

Turismo redakti

Meiringen situas en turisma regiono kaj proponas al siaj vizitantoj multon. La Reichenbach-Akvofalo atingeblas per funikularo. Oriente de la vilaĝo situas la impresa Aroravino, kiun fosis la rivero Aro fosinte ĝin dum jarmiloj en la gigantajn kalkrokojn, ĝi facile akireblas per la Meringen-Intertkirchen-Fervojo. Per telfero atingeblas la skiregiono Hasliberg. Vizitinda ankaŭ estas la Rosenlaui-Glaĉerravino, kiu atingeblas per la poŝtaŭtolinio de Meiringen tra Granda Scheidegg al Grindelwald.

Sherlock Holmes redakti

En unu el la romanoj de Arthur Conan Doyle lia romanfiguro Sherlock Holmes falis kun profesoro Moriarty la 4-an de majo 1891 en la Reichenbach-Akvofalon. Holmes travivis la falegon, sed profitis la eventon por ŝajnigi sian morton kaj haltigi poste la malsukcesan mortpafiston Morgan. Memortabulo kaj statuo de Sherlock Holmes memorigas tiun fikcian eventon. En Meiringen ankaŭ troviĝas Sherlock-Holmes-muzeo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Meiringen datiĝas el la jaro 1234 kiel Magiringin.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti