Brădeni

komunumo en Rumanio

Brădeni [brədenj] (hungare: Hégen, germane: Henndorf) estas komunumo en Rumanio nordoriente de Agnita. En 1910 ĝi havis 1 039 loĝantojn (germanoj,rumanoj, ciganoj); en 1992 751 (rumanoj, ciganoj). Ĝia unua skriba mencio estis en 1297. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Nagy-Küküllő vármegye). Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Retiș kaj Țeline.

Brădeni
Komunuma sidejo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Sibiu
Alinome Hégen (hungare), Henndorf (germane)
Iama hungara departemento Nagy-Küküllő
Situo 46° 5′ N, 24° 50′ O (mapo)46.07666666666724.828055555556Koordinatoj: 46° 5′ N, 24° 50′ O (mapo)
Brădeni (Rumanio)
Brădeni (Rumanio)
DMS
Alto super maro 475 m
Poŝtkodo 557060
Loĝantaro
– komunumo 1.441 (en 2011)
– vilaĝo 863 (en 2011; 785 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 144385
vdr

La nomo Brădeni estis oficialigita, anstataŭ Henndorf, per la leĝo n-ro 2/1968.

Brădeni estas la plej orienta komunumo de la distrikto Sibiu kaj tuŝas la tri-distriktan punkton inter Sibiu, Mureș kaj Brașov. La komunumon trafluas la rivero Hârtibaciu, kiu tie atingas sian plej nordan punkton kaj ŝanĝas sian direkton de nord-okcidento al sud-okcidento.

Fonto redakti

Eksteraj ligiloj redakti