Brașov
Brașov [braŝov'] (hungare Brassó [braŝo]; germane Kronstadt, latine Corona, esperante: Braŝovo) estas urbo en Rumanio, kiu situas en la suda Transilvanio, 168 km norde de Bukareŝto, ĉe 45° 38′ N 25° 35′ O / 45.633 °N, 25.583 °O (mapo). Ĝi estas la ĉefurbo de la samnoma distrikto (județ) kaj unu el la ĉefaj industriaj urboj de Rumanio.
Brașov | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo de Rumanio centro de distrikto en Rumanio urbego vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Rumanio | ||||
Regiono | rumania Moldavio | ||||
Distrikto | distrikto Brașov | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 500001–500670 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 237 589 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 890 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 45° 39′ N, 25° 36′ O (mapo)45.6525.6Koordinatoj: 45° 39′ N, 25° 36′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 600 m [+] | ||||
Areo | 267 km² (26 700 ha) [+] | ||||
Horzono | Orient-Eŭropa somera tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Brașov [+] | |||||
Loĝantaro
redaktiEn 1910 ĝi havis 41 056 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, germanoj, ĉeĥoj, slovakoj, ciganoj), en 1992 323 736 (rumanoj, 10 % da hungaroj) kaj laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 237 589 loĝantoj sur areo de 267 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 890 loĝantoj/km².
Historio
redaktiĜis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Brassó vármegye). En la jaro 1749 en tiu urbo fondiĝis la unuaj du loĝioj de framasonismo en la tiama reĝlando Hungario. Gravas por la tuta historio de tiu ĉi urbo Honterus-gimnazio. Inter 1924 kaj 1939 aperis en Brașov la grava germanlingva kulturgazeto Klingsor.
Geografio
redaktiGefiloj
redakti- Adolf Meschendörfer, verkisto kaj gimnaziestro
- Georg Scherg, verkisto
- Hermann Fabini, arĥitekto, eldonisto kaj politikisto
- Johannes Honterus, reformanto kaj teologo
- Ferenc Kalmár, hungara elektrinĝeniero
- Joseph Trausch, historiisto
- Paul Philippi, teologo
Jam la nomoj montras, ke historie en la urbo vivis multaj lokaj germanlingvanoj.
Vidindaĵoj
redaktiEsperanto-movado
redaktiKomence de la naŭdekaj jaroj (post la falo de Ĉaŭŝesku) fondiĝis la loka klubo "Amikeco Braŝovo". En 2005 la urbestraro inaŭguris la "Skvaron Esperanto" laŭ iniciato de ĉi-klubo.
En Braŝovo okazis la 83-a kongreso de SAT inter la 1-a kaj la 6-a de aŭgusto 2010. La kongreson organizis "Amikeco Braŝovo".
Vidu ankaŭ
redaktiFontoj
redakti- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Eksteraj ligiloj
redakti- Esperantlingva turisma priskribo de la urbaj vidindaĵoj Arkivigite je 2011-07-27 per la retarkivo Wayback Machine
- Portalo hungare
- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Interaga mapo de la distrikto
- Urbomapo