Bragança, estas portugala urbo, ĉefurbo de la distrikto Bragança, kiu situas en la nordorienta altplataĵo ĉe la montĉenaro Montesinho.

Bragança
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 5300
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 35 341  (2011) [+]
Loĝdenso 30 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 48′ N, 6° 45′ U (mapo)41.8-6.75Koordinatoj: 41° 48′ N, 6° 45′ U (mapo) [+]
Areo 1173,57 km² ( 117 357 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Bragança (Portugalio)
Bragança (Portugalio)
DEC
Bragança
Bragança
Situo de Bragança

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bragança (Portugal) [+]
vdr

Bragança estas la ĉefa urbo de la provinco Trás-os-Montes. Estas grava kultura centro kaj ĝi ŝuldas sian kreskadon kaj notindan disvolviĝon al la kreado de la Politeknika Instituto de Bragança (5.300 studantoj), diversaj servoj kaj la reveno de enmigrantoj venintaj el Francio kaj Germanio.

En 1991 ĝi havis 15.624 loĝantojn multe pli ol en 1960, distribuitaj en 2 parokoj (fregezioj) -Sá kaj Santa Maria-. Nuntempe ĝi havas 23.450 loĝantojn.

la mezepoka kastelo

Dinastio Braganzo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Dinastio de Braganzo.

La dinastio Braganzo, portugale Bragança, estas portugala nobela familio nomita laŭ la samnoma urbo, al kiu apartenis de 1640 ĝis 1853 la reĝoj de Portugalio kaj de 1822 ĝis 1889 ankaŭ la imperiestroj de Brazilo. Per la morto de reĝino Maria la 2-a, la reĝeco de Portugalio transiris de la familio Braganzo al la familio de ŝia edzo, Saksio-Koburgo kaj Gotao, branĉo de dinastio Wettin. Tiu branĉo foje estas nomata Braganzo-Saksio-Koburgo-GotaoBraganzo-Wettin.