Brajlo

(Alidirektita el Brajla aboco)

Brajlo estas planskribo inventita de Louis Braille por blinduloj aŭ homoj kun tre malbona vidkapablo. Ĝi estas reliefa skribo kaj konsistas el punktoj, kiuj elstaras el papero aŭ alia surfaco. Oni legas brajlon tuŝe, palpante per fingropinto.

Brajlo

Tipo

Alfabeto
Inventita de Louis Braille
Epoko 1825
Unikoda intervalo

U+2800 to U+28FF

ISO 15924 Brai
Mano leganta brajlan skribon de la franca vorto "PREMIER".
Mano leganta brajlan skribon de la franca vorto "PREMIER".
kodo
Dum 1824 - nuntempe
vdr

Ĝi estis la unua binara karakterkodo, en formo de punktoj kaj ne-punktoj. Matrikso de ĉiu karaktero havas du kolumnon kaj tri liniojn. Punktoj kaj ne-punktoj eblas 2×2×2×2×2×2=64 variojn. Oni kodas ĉiun varion per aro de nombroj. Tiujn nombrojn montras imago kun skribo brajla ĉelo.

Multa blinduloj iĝis blinda maljune, kaj havas malfacilaĵojn kun lernado de brajlo.[1][2] Junuloj preferas ekranlegilojn kaj sonlibrojn. Nur 10% de blinduloj konas brajlon; sed kiuj konas ĝin, havas plian sukceson en lernado kaj laboro. Iuj hontas lerni ĝin.[3] Estas disputita, kiel disvastigi ĝin.

Brajla ĉelo

Por la blinduloj kiuj legos tiun ĉi paĝon kaj ne povos vidi la supran bildon, jen tabelo de la Esperanta Brajla Alfabeto:

A 1 B 1-2 C 1-4 Ĉ 1-4-6
D 1-4-5 E 1-5 F 1-2-4 G 1-2-4-5
Ĝ 1-2-4-5-6 H 1-2-5 Ĥ 1-2-5-6 I 2-4
J 2-4-5 Ĵ 2-4-5-6 K 1-3 L 1-2-3
M 1-3-4 N 1-3-4-5 O 1-3-5 P 1-2-3-4
R 1-2-3-5 S 2-3-4 Ŝ 2-3-4-6 T 2-3-4-5
U 1-3-6 Ŭ 3-4-6 V 1-2-3-6 Z 1-3-5-6

Brajlo konsistas el aranĝo de punktoj, kiu formas literojn de la alfabeto, ciferojn kaj interpunkciojn. La baza kadro de brajla simbolo nomiĝas "brajla ĉelo", kiu havas lokon por 6 punktoj ordigitaj en la formo de ortangulo kun 3 punktoj vertikale kaj 2 horizontale. Brajlan signon formas punktoj en kelkaj el tiuj ĉi 6 lokoj. La punktoj ofte aludiĝas per numeroj laŭ la pozicio en la ĉelo. Ekzemple, 124 estas numera kodo por la litero "F".

Kiam majuskla litero estas bezonata, oni faras simbolon "punktoj 4-6" en la ĉelo antaŭ la litero. La unuaj dek literoj de la alfabeto estas ankaŭ la ciferoj. Por montri ciferon, oni uzas helpan signon, kiu konsistas el la punkto 6. Do, se estas unue tiu ciferiga signo kaj poste "A", oni legu "1" anstataŭ "A". Simile, kiam aperas "B" post la ciferiga signo, oni legu "2". En sinsekvo de ciferoj, oni metas la ciferigan signon nur antaŭ la unuan ciferon.

Laŭ la Nacia Federacio por la Blinduloj en Usono, spertaj homoj povas legi brajle po 200–400 vortojn minute. Tiu nombro dependas de lingvo kaj do konsiderendas, ke la angla lingvo havas multe da tre mallongaj vortoj.

La 64 brajlaj ĉeloj redakti


A, 1

B, 2

C, 3

D, 4

E, 5

F, 6

G, 7

H, 8

I, 9

J, 0




K

L

M

N

O

P

Q

R

S

T

/



U

V

X

Y

Z




Ŝ

W

Ŭ

cifero

-



Ĉ




Ĝ

Ĥ


Ĵ

decimalo


majusklo

,

;

:

.


!

krampo

?,




Transskribo redakti

Karakteroj de brajlo estas multe pli grandaj ol printitaj leteroj: A4 paĝoj povas enhavi nur 25 liniojn kaj 43 karakteroj en linioj. Estas lingvoj, kiuj havas mallongigojn por havi pli multan informon. Anglaj libroj preferas Grade 2 Braille, escepte de libroj por infanoj, kiuj ankoraŭ ne lernis Grade 2 Braille. Hungara brajlo havas ankaŭ 2. nivelan brajlon, sed oni uzas ĝin malmulte. Hungaraj libroj estas pleje skribite per baza brajlo kun kelkaj mallongigoj. Oni ellaboris ankaŭ stenografgion por Angla lingvo. Transskribisto devas esti eksperto.

Komputado redakti

 
Brajla ĉelo por komputado

La 64 kombinaĵo de brajla ĉelo estas tro malmulta por komputado; do oni donis plus linion al ĝi. Tiu ebligas 256 kombinaĵojn. Ĝi estas translaborita: por komputado oni devas lerni novajn kombinaĵojn por grandliteroj, nombroj, literoj kun supersignoj, kaj aliaj 30 signojn.

Tiu brajlo havas Unicode-on el 2800 ĝis 28FF. Binara kodo estas uzita: lasta du ĉiferoj estas nombroj, kiujn povas legi el kombinaĵo, kiel binara nombro kun pozicioj el la ĉelo laŭ tiu:

  • 1. linio [1] kaj [4]
  • 2. linio [2] kaj [5]
  • 3. linio [3] kaj [6]
  • 4. linio [7] kaj [8]

kaj skribi en 16-a nombrosistemo.

Uzantoj povas skribi per normala aŭ brajla tajpilo, kaj povas legi ĝin per brajla linio aŭ per ekranlegilo. Blinduloj preferas ekranlegilon, ĉar ĝi malmulte kostas, estas uzebla ankaŭ ĉe amikoj kaj en laborejo, pli rapidas, kaj uzebla ankaŭ kono de brajlo. Blinduloj preferas klavkombinoj kontraŭ muso.

Legado kaj skribado redakti

Oni devas alie legi brajlon ol planan skribon, kiun oni povas legi nur per okuloj. Oni devas sekvi la liniojn per liaj fingroj, kaj se medio estas papero, atenti la preson, por preservi tekston. Oni havas teĥnikojn por tiu.[4]

Lowenfield & Abel proponas uzadon de ambaŭ montrofigroj. Dum dekstra fingro legas lastan vorton en linio, maldekstra serĉas unuan vorton de venontan linio. Sed ili ankaŭ skribis, ke tiu estas malfacile lernebla por infanoj.[5]

Por skribi brajlon, oni povas uzi tajpilon aŭ skribi per mano. La tajpilon por brajlo konstruis en la fino de la 19-a jarcento germana instruisto Oskar Picht. Por skribi per mano, oni uzas stilon kaj ŝablonon. Literoj estas punktitaj malantaŭe, laŭ iliaj spegulaj bildoj.

Rilate al Esperanto redakti

Ankaŭ ĉiun Esperantan literon oni povas skribi brajle. Ĉapelitan literon indikas punkto aldonita al pozicio 6 de la literoj c, g, h, j kaj s; la litero ŭ estas spegulaĵo de litero u.

La norvega brajlo-specialisto Otto Prytz, kiu okupiĝas ankaŭ pri esperanta blindulskribo, skribis [1] Arkivigite je 2007-09-26 per la retarkivo Wayback Machine: La sistemo necesigas ankaŭ modifon de alia litero: La konvencia reprezento de "w" en brajlo estas punktoj 2-4-5-6, simbolo egala al tiu de la Esperanta "ĵ". Se en Esperanta teksto aperas "w" (ekzemple en propra nomo), oni transskribas ĝin per punktoj 23456, do aldonante punkton 3 al la konvencia signo."

La Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE) zorgas pri la kreo kaj disvastigo de brajlaj publikaĵoj en Esperanto.

Historio redakti

Brajlo baziĝas sur nokta skribo de Charles Barbier por armeo de Napoleono, kiu postulis metodon de komunikado, kiu estas silenta kaj uzebla en mallumo. Tiu ne disvastiĝis, ĉar militistoj trovis ĝin tro malfacila. Do li iris al instituto de blinduloj en Parizo, kiel li parolis kun Louis Braille.

La unua brajlo estis farita por la franca lingvo, poste oni adaptis ĝin al aliaj lingvoj. Helena Gal, svisa, kun Théophile Cart, Roza Vogt kaj Harald Thilander adaptis la brajlan alfabeton por Esperanto.

Helene Giroud skribis la unuan tekston en Esperanto per brajlo.

Referencoj redakti

  1. Hogyan sajátítják el a vakok az írást-olvasást? – Sulinet.hu. Arkivita el la originalo je 2009-06-26. Alirita 2010-05-22.
  2. A Braille-írás és olvasás megtanulása felnőtt korban (összefoglaló az 5. Braille szemináriumról). Arkivita el la originalo je 2015-05-12. Alirita 2010-05-22. Arkivigite je 2015-05-12 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-05-12. Alirita 2020-08-08.
  3. Louis Braille halálának évfordulója – MTA.hu. Arkivita el la originalo je 2007-05-27. Alirita 2010-05-22.
  4. B.F. Holland, 'Speed and Pressure Factors in Braille Reading', Teachers Forum, Vol. 7, September 1934 p. 13-17
  5. B. Lowenfield and G. L. Abel, Methods of Teaching Braille Reading Efficiency of Children in Lower Senior Classes. Birmingham, Research Centre for the Education of the Visually Handicapped, 1977
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Braille-írás en la hungara Vikipedio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti