Brakipteraciedoj

La brakipteraciedojgrundokoracioj (science: Brachypteraciidae) estas malgranda familio de nemigrantaj preskaŭ-paserinaj birdoj de Madagaskaro. La familio estas parenco de la alcededoj, meropedoj kaj koraciedoj. Ili ĉefe similas la lasta grupo, kaj fojfoje oni konsideras ilin kiel subfamilio de la veraj koraciedoj. Tiu ĉi familio havas ses speciojn en kvar genroj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brakipteraciedoj
Atelornis crossleyi en Nacia Parko Ranomafana, Madagaskaro
Atelornis crossleyi en Nacia Parko Ranomafana, Madagaskaro
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Mammalia
Ordo: Koracioformoj Coraciiformes
Familio: Brakipteraciedoj Brachypteraciidae
Bonaparte, 1854
Genroj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskibo redakti

Brakipteraciedoj havas la grandecon kiel korvo kaj kunmetaĵon samkiel la veraj koraciedoj. Ilia longeco diversas inter 25 kaj 49 centimetroj.[1] Ili ĉasas reptilojn kaj grandajn insektojn. Ili estas pli surtera ol koraciedaj specioj, kaj iliaj pli longaj kruroj kaj malpli kurtaj, rondigitaj flugiloj demonstras tiun ĉi.

Ili nehavas la tre kolorplenan ŝajnon de la veraj koraciedoj, kaj havas pli malbrilan ŝajnon, kun stria aŭ makulita plumaro. Ili estas pli tímida ol iliaj parencaro, kaj kutime oni malfacile perceptas ilin en la madagaskaraj arbaroj.[1] Ofte oni perceptas ilin per ilia seksarda krio.

Tiuj ĉi birdoj nestas kiel solaj paroj en foasĵoj en la grundo, kiuj ili elfosas. Tiu ĉi malsimilas tion, ke la veraj koraciedoj faras: la veraj koraciedoj malofte nestas en la grundo kaj ne elfosas iliajn nestojn.[1]

Sistematiko redakti

Analizoj de mitokondria DNA konfirmis la sistematikon de tiu ĉi grupo sed la analizoj indikis, ke la kunigo de la genro Geobiastes al genro Brachypteracias, kiu oni normale kunigas depost la 1960-aj jaroj, devu esti malfarita ĝis pli ampleksa ekzameno (ekz. laŭ fosilia pruvo) estos ebla.[2] Ankaŭ, dumiljaraj fosiliaj restaĵoj de brakipteraciedoj estas ekzistanta el la Holoceno de Ampoza.[3] Eocenaj restaĵoj de Eŭropo, kiuj oni unuavide klasis kiel tiu ĉi familio, oni pli malfrue klasis kiel aparta.[4] Tuj, ne estas pruvo, ke la brakipteraciedoj iam ekzistis ekster Madagaskaro.[5]

Specioj redakti

Estas ses specioj da brakipteraciedoj en kvar genroj de la familio Brachypteraciidae:

Bildo Genro Specioj
  Brachypteracias Lafresnaye, 1834
  Geobiastes Sharpe, 1871
  Uratelornis Rothschild, 1895
  Atelornis Pucheran, 1846

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Kemp, A. (1991) Forshaw, J.: Encyclopaedia of Animals: Birds (angle). Londono: Merehurst Press, p. 147. ISBN 1853911860.
  2. Kirchman, J.J., S.J. Hackett, S.M. Goodman, & J.M. Bates (2001). “Phylogeny and systematics of ground rollers (Brachyperaciidae) of Madagascar”, The Auk (angle) 118 (4), p. 849–863. doi:10.1093/auk/118.4.849. 
  3. Goodman, S.M. (2000). “A description of a new species of Brachypteracias (Family Brachypteraciidae) from the Holocene of Madagascar”, Ostrich (angle) 71 (1-2), p. 318–322. doi:10.1080/00306525.2000.9639941. 
  4. Mayr, G. & C. Mourer-Chauviré (2000). “Rollers (Aves: Coraciiformes s.s.) from the Middle Eocene of Messel (Germany) and the Upper Eocene of the Quercy (France)”, Journal of Vertebrate Paleontology (angle) 20 (3), p. 533–546. 
  5. Mayr, G. & C. Mourer-Chauviré (2003). “Phylogeny and Fossil Record of the Brachypteraciidae: A Comment on Kirchman et al. (2001)”, The Auk (angle) 120 (1), p. 202–203. doi:10.1093/auk/120.1.202.