Braktearo (aŭ involukro [1] el la latina Phylla involucri) estas aro da brakteoj, sub florofloraro. La floraro (kapitulo, umbelociato) estas plej ofte ĉirkaŭata de pluraj involukrofolioj. La tuto de la pseŭdo- verticilo nomiĝas involukro. Malofte ankaŭ unuopaj floroj estas ĉirkaŭataj de altfolioj, ekzemple ĉe pulsatiloj (Pulsatilla) aŭ Hepatiko (Hepatica). Se ili ĉirkaŭas unuopan floron per kaliko, kiel ĉe Malvoj (Malva) kaj Skabiozoj (Scabiosa), la involukro nomiĝas ekstera kaliko.

infloresko de la Granda Astrantio (Astrantia major), ĉe kiu la involukraj folioj servas kiel prezentaparato.
kronforme ĉirkaŭ la telero volvantaj involukraj folioj baze de la florkapitulo de sunfloro.

Involukraj folioj havas jenajn familiojn:Asteracoj (Asteraceae), Dipsacoj (Dipsacaceae) kaj Apiacoj (Apiaceae). Ĉe la Apiacoj la altfolioj de la umbeloj nomiĝas involukro (involucrum), tiu de la umbeletoj involukretoj (involucellum).[2] Kelkfoje la involukro havas taskon de prezentaparato, ekzemple ĉe la granda astrantio (Astrantia major). Ĉe tiu planto ĝi ankaŭ havas okulfrapan koloron por allogi la polenigantojn. La Arktioj (Arctium) havas transformitaj altfolioj kiuj servas kiel lapfermilo, por ke la fruktoj alkroĉiĝas ĉe la felo de bestoj kaj servas kiel disvastigmeĥanismoj de planto [3].

Modifiĝintaj brakteoj aŭ braktearoj:

Referencoj

redakti
  1. PIV2 p. 486
  2. Gerhard Wagenitz: Wörterbuch der Botanik. 2. Auflage, Spektrum Akademischer Verlag, Heidelberg, Berlin 2003, S. 161. ISBN 3-8274-1398-2
  3. Peter Leins: Blüte und Frucht. Morphologie, Entwicklungsgeschichte, Phylogenie, Funktion, Ökologie. E. Schweizerbart'sche Verlagsbuchhandlung, Stuttgart 2000, S. 302. ISBN 3-510-65194-4

Literaturo

redakti
  • M.A. Fischer, K. Oswald, W. Adler: Exkursionsflora für Österreich, Liechtenstein und Südtirol. Dritte Auflage, Land Oberösterreich, Biologiezentrum der OÖ Landesmuseen, Linz 2008, S. 76, ISBN 978-3-85474-187-9

Vidu ankaŭ

redakti