Brakumo
Brakumo aŭ pli precize tenera brakumo estas ago inter homoj, kiu konsistas en (inter)volviĝo de unu(j) en alies brakoj.

Striktasence, "brakumi" signifas nur "preni en siaj brakoj", ne nepre kun tenera celo, kiel bone montras la proverbo: "brakumi malamikon, sed nur por lin sufoki!".
Estas ankaŭ interrilato inter la nombro da brakumoj, kiujn oni donas kaj ricevas ĉiutage kaj la longvivecon de paroj[1].
Karakterizaĵoj
redaktiBrakumo povus indiki amon, amikecon aŭ simpation.[2] Ĝi povas varii de mallonga brakumo, al pli longa. Brakumo povus por homo kiun oni ne vidis delonge. Se la implikitaj homoj estas amantoj, iliaj koksoj povus tuŝi.
Kulturaj aspektoj
redaktiEn multaj kulturoj brakumo/knuflo estas akceptata kaj eĉ alkuraĝigata kiel formo de korpa intimeco.
Depende de la kulturaj referencoj al brakumo, ĝi povas esprimi diversajn kaj diversgradajn sentojn.
Per ĝi oni povas saluti, karesi, esprimi amikecon (→ knuflo), amon, kompaton, sopiron, gratulecon, aŭ eĉ timon, sekurbezonon, k.t.p.
Brakumoj ne maloftas ankaŭ en seksaj praktikoj, tial brakumi/knufli kun seksa intereso oni nomas amindumi.
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ (franca) Céline Rivière, Câlinothérapie Arkivigite je 2018-11-30 per la retarkivo Wayback Machine, Psychologie Magazine, Ecole de pierre, p. 2 (PDF Arkivigite je 2018-10-08 per la retarkivo Wayback Machine)
- ↑ Kathleen Keating. (1994) The Hug Therapy Book. Hazelden PES. ISBN 978-1-56838-094-0.