Bram Stoker

Abraham STOKER (normale mallongita kiel Bram STOKER, naskiĝis la 8-an de novembro 1847 apud Dublino, mortis la 20-an de aprilo 1912 en Londono) estis Irlanda verkisto, i.a. fama pro la rakonto Drakulo, la ĉefa verko pri la vampirmito. Li iĝis majstro en 1875 kaj estis teatro-kritikisto de la ĵurnalo Dublin Eventing Mail. En 1878 li edziĝis kun Florence Balcombe, eksa pretendanto de Oscar Wilde. Li kaj lia edzino translokiĝis al Parizo, kie ili laboris en la kompanio de la teatro Irving Noel Thornley Stoker. Laborante por la aktoro Henry Irving, li vizitis multajn landojn, sed neniun landon de Eŭropo Orienta, scenaro de lia ĉefa verkado. Dum li estis en la Lyceum Theatre de Londono, li ekverkis romanojn kaj laboris en la literaturgrupo de la londona ĵurnalo Daily Telegraph, verkante fikcitekstojn kaj aliajn ĝenrojn. Antaŭ ol verki Drakulon, Stokes serĉis folkloron eŭropan kaj vampirmitojn dum multaj jaroj. Stokes mortis pro multaj akcidentoj cerbovaskulaj.

Bram Stoker
ŝtata funkciulo
Bram Stoker 1906.jpg
Persona informo
Naskonomo Abraham Stoker
Naskiĝo 8-an de novembro 1847 (1847-11-08)
en Clontarf
Morto 20-an de aprilo 1912 (1912-04-20) (64-jara)
en St George's Square
Mortis pro neŭrosifiliso • apopleksio [#]
Tombo Golders Green Crematorium [#]
Lingvoj angla [#]
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando [#]
Alma mater Kolegio Triunuo [#]
Familio
Gefratoj Sir Thornley Stoker, 1st Baronet [#]
Edz(in)o Florence Balcombe [#]
Infanoj Irving Stoker [#]
Profesio
Okupo verkistoĵurnalisto • romanisto • theatre critic • scenaristo • kontoristo • teatrestro [#]
Laborkampo gotika romano [#]
Verkado
Verkoj Drakulo ❦
Under the Sunset ❦
The Snake's Pass ❦
The Watter's Mou' ❦
The Shoulder of Shasta ❦
Miss Betty ❦
The Mystery of the Sea ❦
The Man [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La rakonto Drakulo inspiris eĉ generaciojn poste al teatraĵoj, radiodramoj kaj filmoj.

Aliaj verkoj de la aŭtoroRedakti

  • The Jewel of Seven Stars (1903)
  • Personal Reminiscences of Henry Irving (1906)
  • The Lair of the White Worm (1911)
  • Dracula's Guest (1914)

Eksteraj ligilojRedakti