Brandýs nad Orlicí
Brandýs nad Orlicí estas urbo en Ĉeĥio, regiono Pardubice. Ĝi situas en profunda valo de rivero Tichá Orlice sub nordaj partoj de Orlica montaro 11 kilometrojn okcidente de Ústí nad Orlicí kaj 5 km oriente de Choceň. En la urbo estas fervoja stacio sur linio Pardubice - Česká Třebová. La urbo estis unu el la unuaj gravaj sidejoj de la Unuiĝo de fratoj.
Brandýs nad Orlicí | |||
germane Brandeis an der Adler | |||
urbo | |||
Brandýs nad Orlicí
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Brandýs nad Orlicí | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí | ||
Administra municipo | Ústí nad Orlicí | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Memorindaĵoj | Brandýs nad Orlicí burgo | ||
Rivero | Tichá Orlice | ||
Situo | Brandýs nad Orlicí | ||
- alteco | 305 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 00′ 12″ N 16° 17′ 05″ O / 50.00333 °N, 16.28472 °O (mapo) | ||
Areo | 4,33 km² (433 ha) | ||
Loĝantaro | 1 295 (2022) | ||
Denseco | 299,08 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1332 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 561 12 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0534 | ||
NUTS 5 | CZ0534 579947 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de urbo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.mesto-brandys.cz | |||
![]() |
MemorindaĵojRedakti
Memormuzeo de Johano Amoso KomenioRedakti
Memormuzeo de Johano Amoso Komenio troviĝas en la urbodomo kaj estas alirebla publike.
PreĝejoRedakti
Preĝejo al Ĉieleniro de Jesuo Kristo estis konstruita en la jaroj 1787 - 1788 en baroka stilo laŭ planoj de la konstruisto Jehlička el Heřmanův Městec. La preĝejo estas ununava kun prisma turo.
Statuo de Virgulino MariaRedakti
staras sur urboplaco origine devenis el la jaro 1798. En la jaro 1812 ĝi estis detruita pro ventego kaj anstataŭigita per nova statuo skulptita fare de F. kaj K. Mělnický el Vamberk.
Statuo de Johano NepomukaRedakti
Statuo de Johano Nepomuka situas ĉe rivero Tichá Orlice
Monumento de Jan Amos KomenskýRedakti
En deklivo ĉe valo de la rivero Tichá Orlice estas ejo, kie en la jaroj 1622 ĝis 1625 kaŝadis sin kaj verkis persekutata Jan Amos Komenský. Proksime de tiu loko estas monumento, kiun konstruigis al li "la dankema nacio" en la jaro 1865.
Kontraŭmilita monumentoRedakti
Monumento al viktimoj de faŝismo situas ĉe la loka lernejo.
Instituto por readaptadoRedakti
Estinta torfa kaj karbon-dioksida banejo estis transformita en instituton por readaptado de la korpa movaparato.
Gimnastejo (Sokoldomo)Redakti
Ruinoj de la burgoRedakti
La burgon, fonditan antaŭ la jaro 1289 fare de Henriko de Prostiboř, konkeris kaj ruinigis ĝin en la jaro 1421 husanoj. Poste ĝi estis rekonstruita. En la jaro 1506 aĉetis la burgon Vilém el Pernštejn kaj tute ruinigis ĝin.
Frubaroka kasteloRedakti
La kastelo estis konstruita en la dua duono de la 17a jarcento kaj estis en la jaro 1914 pseŭdobaroke rekonstruita. Publike ne estas alirebla. Ĉe la enirejo estas statuoj de la atlantoj.
Natura labirinto kaj Pilgrimanta padoRedakti
Proksime de la monumento de Jan Amos Komenský (ekestas fare de lokaj entuziasmuloj plektaĵo de padetoj inter karpenaj arbaretoj, naturlabirinto laŭ modelo de anglaj tiuspecaj poramuzaj objektoj. La konstruado daŭros plu per efektivigado de pliaj vojetoj en ĉirkaŭaĵo. La ekestantan naturparkon oni nomos "Pilgrimanta pado".
Plastiko de Falko (ĉeĥe "Sokol" - nomo de la gimnastasocio)
LiteraturoRedakti
- Muchka I.. - Petříček V.- Neubert L.: Východní Čechy. Eldonis Panorama eldonejo en Prago en j. 1990.
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol.- Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.