Brandenburgio
Brandenburgio[1] aŭ Brandenburgo[2] estas federacia lando en la orienta parto de Germanio kiu plene ĉirkaŭas Berlinon. Ĝia germana nomo estas Brandenburg [BRANdenburk]. Ĝi estas konata kiel Brandeburg aŭ Brandeburk en la ĉeĥa lingvo. Ankaŭ itale oni ofte uzas la formon Brandeburgo, ĉar la sonkombino "nb" estas malfacile prononcebla por italoj. Fine de decembro 2019 ĝi havis 2521893 loĝantojn.
Brandenburgio | |||
germane Brandenburg | |||
Federacia lando | |||
Elaviadila vido al urbo Cottbus, unu el la lokoj de Brandenburgio
| |||
![]() | |||
|
|||
Oficiala nomo: Brandenburg | |||
Lando | ![]() | ||
---|---|---|---|
Federacia lando | Brandenburgio | ||
Distriktoj | 14
| ||
Eksterdistriktaj urboj | 4
| ||
Historiaj regionoj | 6
| ||
Najbaras kun | 6
| ||
Konata loko | Spree-arbaro | ||
Riveroj | Havel, Spree, Elbo, Odro, Luzacia Niso | ||
Ĉefurbo | Potsdamo | ||
Areo | 29 477 km² (2 947 700 ha) | ||
Loĝantaro | 2 521 893 (fine de decembro 2019) | ||
Denseco | 85,55 loĝ./km² | ||
Ministroprezidanto | Dietmar Woidke (SPD) ekde 2013 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MEST (UTC+2) | ||
ISO 3166 | DE-BR | ||
Landa Eo-asocio | Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio (EABB) | ||
![]() | |||
Retpaĝo: www.brandenburg.de/cms/list.php/bbstart | |||
Al Brandenburgio limas la germanaj federaciaj landoj Meklenburgo-Antaŭpomerio (norde), Saksio (sude), Saksio-Anhalto (okcidente) kaj en la oriento najbaras Pollando.
En Brandenburgio troviĝas la Esperanto-Stacio en Halbo (germane Halbe) sude de Berlino.
Geografio redakti
Reliefo redakti
En Brandenburgio ne ekzistas montaroj. La pejzaĝo tamen ne estas tute ebena. Ĝin modlis pluraj glaciepokoj. La plej alta punkto estas Hagelberg, kiu leviĝas 201 m super la marnivelon.
Akvaĵoj redakti
Brandenburgio unuflanke konsideriĝas la plej akvoriĉa federacia lando de Germanio. Ekzistas pli ol 3.000 naturaj lagoj kaj multnombraj pliaj arteferitaj lagoj kaj lagetoj. Plue ekzistas pli ol 33.000 kilometroj da akvovojoj, el kiuj tamen la plejmulto ne estas riveroj, sed kanaloj. Aliflanke tamen la lando ricevas relative malmulte da pluvo kaj tial kolektiĝas malmulte da grundakvo. Pro la relativa pluvomanko ankaŭ ekzistas kompare malmultaj rojoj kaj riveretoj, kiuj trafluus la lagojn, kaj tial la mempurigo de la lagoj nur limigite funkcias.
Riveroj redakti
La sekvaj riveroj tuŝas aŭ trafluas Brandenburgion per siaj tutaj aŭ partaj longoj:
Lagoj redakti
La plej granda natura lago nomiĝas Scharmützelsee, ĝia areo kovras 1207 hektaroojn. Alia lago estas la Jungfernsee.
Urboj redakti
La plej gravaj urboj en Brandenburgio estas:
Administra disdivido redakti
En Brandenburgio ekzistas 14 distriktoj (Landkreise) kaj 4 eksterdistriktaj urboj.
Distriktoj redakti
kun administraj centroj | |
|
|
Eksterdistriktaj urboj redakti
- Brandenburg an der Havel (BRB)
- Cottbus (CB)
- Frankfurt (Oder) (FF)
- Potsdam (P)
Luzacio redakti
La Luzacia lignita regiono - germane Lausitzer Braunkohlerevier, suprasorabe Łužiski brunicowy rewěr - estas lignitominada teritorio en la sudoriento de la federacia lando Brandenburgio kaj en la nordoriento de la federacia lando Saksio.
Servoj redakti
- Brandenburgia Teknologia Universitato
- La Akademio de Sciencoj de Berlino kaj Brandenburgio aŭ plejeble proksima al la germanlingva originalo Berlin-Brandenburgia Akademio de Sciencoj, germane Berlin-Brandenburgische Akademie der Wissenschaften, latine Academia Scientiarum Berolinensis et Brandenburgensis, estas akademio de sciencoj fondita en 1992 per ŝtata traktato inter la federaciaj landoj Berlino kaj Brandenburgio. La akademio estas subjekto de publika juro kun la rajto je memadministrado.