Braniewo

urbo en Pollando

Braniewo (prononcu: Branjevo) (latine Brunsberga; praruse: Brus; litove Prūsa; germane Braunsberg) estas urbo en la Varmia-Mazuria Provinco en Pollando proksime de la rusa landlimo kun la enklavo de Kaliningrado. Ĝi apartenas al samnoma komunumo kaj estas la administra centro de la ankaŭ samnoma distrikto Braniewo. Ĝis la jaro 1945 la urbo estis parto de Orienta Prusio kaj apartenis al Germanio. Fine de 2021 en la urbo vivis 16 480 loĝantoj.

Braniewo
germane: Braunsberg

Blazono

Blazono
urba municipo de Pollando • Hansa urbo
Braniewo (Pollando)
Braniewo (Pollando)
DMS

Map

Genitivo de la nomo Braniewa
Provinco Varmio-Mazurio
Distrikto distrikto Braniewo
Komunumo Komunumo Braniewo
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Koordinatoj 54° 23′ N, 19° 50′ O (mapo)54.38333333333319.833333333333Koordinatoj: 54° 23′ N, 19° 50′ O (mapo)
Areo 12,36 km²
Loĝantaro 16480 (en 2021)
Loĝdenso 1 333 loĝ./km²
Poŝtkodo 14-500
Telefona antaŭkodo 55
Aŭtokodo NBR
TERYT 6283502011
Estro Tomasz Sielicki
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Kościuszki 111
Poŝtkodo de estraro 14-500
Telefono de estraro 55 243-29-28
Fakso de estraro 55 243-29-28
Ĝemelaj urboj (Rusio) Zelenogradsk
(Germanio) Münster
Komunuma retejo http://www.braniewo.pl/
vdr
La panoramo de la urbo Braniewo el la jaro 1684
La pordeg-turo el la 13a jc, estas la nura restaĵo de la iama episkopa kastelo, kaj la plej malnova brika masonita konstruaĵo en Varmio
La ensemblo de defendmuroj kun turo en Braniewo
La Maria Grenejo en Braniewo

Historio redakti

Historio de Braniewo en la Mezepoko redakti

Braniewo estas la plej malnova urbo de Varmio. Ĝi estis fondita ĉirkaŭ la jaro 1249 sur la loko de la iama burgo de praprusoj ĉe la rivero Pasłęka. La urbo ekkreskis apud la pli frue konstruita kastelo (burgo) (post la jaro 1240) de la Teŭtona Ordeno. De la jaro 1250 ĝis la 1340 Braniewo estis la sidejo de la episkopoj de Varmio, kaj de la jaro 1278 estis la sidejo de diocezo. La unua burgo estis jam post la jaro 1240 kaj en la jaro 1242 estis jam la unuan fojon detruita fare de praprusoj. Post la rekonstruo de detruita Braniewo, la posedanto de la setlejo ekestis la episkopo de Varmio Anzelm (1210-1278), kiu en la jaro 1254 donis al la urbo laŭ leĝo de Lubeko la urborajtoj. En la jaro 1261 la urbo estis tute detruita dum la dua ribelo de praprusoj (vidu la apudan mapon). En la jaro 1274 Braniewo estis denove restarigita sed jam sur la nova loko. Sekve la 1-an de aprilo 1284 la urbo ricevis la lokigon laŭ leĝo de Lubeko fare de la episkopo Henriko Fleming. La masonitan kastelon oni ekkonstruis post la jaro 1273, ĝi estis denove alkonstruita fine de la 13a jc kaj en la 14a jc. La kastelo estis malkonstruita dum la jaroj 1873-1874 kaj ankaŭ dum la jaroj 1928-1930. En la jaro 1364 aktive agis naŭ metiaj gildoj (korporacioj) kaj funkciis ŝipfarejo. La oportuna (konvena) lokigo de la urbo kaj mara haveno estis favora por rapida disvolvo de la urbo. Jam de la mezo de la 14a jc Braniewo kiel la nura urbo de Varmio apartenis al la Hansa Ligo. Fine de la 14a jc oni konstruis en Braniewo la preĝejon de Katarina de Aleksandrio kaj la preĝejon de franciskanoj je la nomo de Sankta Maria. Tiam estis establita la Kortego de Arturo, oni pligrandigis la Urbodomon kaj la urbaj fortikaĵoj.

Historio de Braniewo de la 15a jc ĝis la 18 jc redakti

En la jaro 1454 dum la dektrijara milito Braniewo apogis la kreon de la Prusia Konfederacio, kaj la urbanoj perte detruis la episkopan kastelon. Dum la jaroj 1466-1772 la urbo estis en la limoj de la Duklando Varmio, kiu estis parto de la Reĝa Prusio kadre de Krono de la Regno de Pollando (vidu la apudan mapon). Jam en la 16a jc tie funkciis la fama kolegio de Jezuitoj (Collegium Hosianum) fondita de la episkopo Stanislao Hozio (Stanisław Hozjusz) en la jaro 1565, celo de ĝi estis kristaniga misio, denova katolikigo (konvertigo) de Skandinavio. En tiu tempo Braniewo estis grava eduka kaj kultura centro. La unua sur la pola teritorio la jezutia kolegio (Collegium Hosianum) estis de la jaro 1565, kaj poste la dioceza porpastra seminario (1567). En la jaro 1578 la jezuitoj fondis la papan seminarion. De la jaro 1589 estis tie la privata presejo kaj eldonejo, kiun en la jaro 1697 aĉetis jezuitoj. Kelkfoje (ĝis la jaro 1738) estis sensukcesaj provoj krei tie la universitaton. La heredinto de la tradicioj de la jezuita kolegio de Hozio (Collegium Hosianum) estis la Liceo de Hozio (Liceum Hosianum), kiu aktivis en Braniewo dum la jaroj 1818-1944. En la jaro 1780 Collegium Hosianum post la kasacio de la jezuitoj fare de Prusio, la Liceum Hosianum ricevis la nomon Akademia Gimnazia, kaj de la jaro 1818 kiel Hozia Liceo (Liceum Hosianum), de la jaro 1912 nomata Ŝtata Akademio. De la 15a jc en Braniewo bone disvolviĝis la oraĵista metio. En la jaro 1772 la urbo estis aneksita de Prusio kadre de la unua dispartigo de Pollando (vidu la apudan mapon). La urbo Braniewo ekestis la sidejo de la distrikto Braniewski en la provinco Orienta Prusio kaj subprovinco Kenigsbergo kaj tie estis ankaŭ la sidejo de garnizono.

Historio de Braniewo de la 19a jc ĝis la 20a jc redakti

Ĝis la fino de la 18a jc en la urbo estis la komerca haveno kaj la ŝipfarejo (ĝis la jaro 1905), en kiu oni konstruis la marajn ŝipojn. En la jaroj 1807 kaj 1812 dum la Napoleonaj Militoj la urbo estis okupita de la napoleona armeo (vidu la apudan mapon). En la jaro 1852 ĝuste tie en Orienta Prusio ekfunkciis la unua fervojlinio Braniewo-Kwidzyn (vidu la foton de la stacidomo). En la jaro 1854 oni konstruis en Braniewo la sinagogon, kiu ekzistis ĝis la jaro 1938 (kristala nokto, t.e. pogromo kontraŭ la judaj civitanoj tra la tuta Germanio dum la nokto de la 9-a de novembro ĝis la 10-a de novembro 1938). En la jaro 1887 oni malfermis la Agrikulturan Lernejon, la unuan en Orienta Prusio. En la jaro 1919 la urbo estis tute elektrigita. Dum la eksplodo de la Dua Mondmilito en la urbo loĝis 21 mil da homoj. En februaro kaj marto 1945 rezulte de bataloj de Ruĝa Armeo mortis miloj da urbanoj, plej multo de ili estis la germanaj rifuĝintoj el Orienta Prusio. La forpelitaj germanoj atendis sian evakuon tra la Vistula Laguno al la Vistula Terlango (duoninsulo), kaj estis mortigitaj dum la bombardado de Braniewo kaj pro la ne ebla mara evakuado (tiem frostigita estis la Vistula Laguno). La 20an de marto 1945 Braniewo jam esti okupita fare de sovetiaj taĉmentoj. Rezulte de la milito kaj specialaj bruligoj 85% de la urbo estis detruita. Post la Dua Mondmilito oni ne rekonstruis la urbon laŭ la antaŭmilita aspekto.[1]

Gefiloj redakti

La partneraj urboj redakti

Literaturo redakti

  • Stanisław Achremczyk, Alojzy Szorc (1995): Braniewo, Ośrodek Badań Naukowych Imienia Wojciecha Kętrzyńskiego, Olsztyn.
  • Jerzy Chojnowski (1973):Braniewo. Z dziejów miasta i powiatu, Wydawnictwo Pojezierze, Olsztyn.
  • Czesław Czubryt-Borkowski, Zygmunt Czarnocki (1988):Przewodnik po upamiętnionych miejscach walk i męczeństwa lata wojny 1939-1945, Wydawnictwo Sport i Turystyka, Varsovio.
  • Tomasz Darmochwał, Marek Jacek Rumiński (1996): Warmia Mazury. Przewodnik, Agencja TD, Bjalistoko.
  • Bożena Domagała, Andrzej Sakson (1998):Tożsamość kulturowa społeczeństwa Warmii i Mazur, Ośrodek Badań Naukowych, Olsztyn.
  • Peter von Dusburg (2011): Kronika ziemi pruskiej, tłum. Sławomir Wyszomirski, oprac. Jarosław Wenta, Wydawnictwo Naukowe Uniwersytetu Mikołaja Kopernika, Toruń.
  • Andrzej Rzempołuch (1993): Przewodnik po zabytkach sztuki dawnych Prus Wschodnich. Agencja Wydawnicza „Remix”, Olsztyn.
  • Filip Sulimierski, Bronisław Chlebowski, Władysław Walewski (1880): Słownik geograficzny Królestwa Polskiego i innych krajów słowiańskich, tom 1, nakładem Filipa Sulimierskiego i Władysława Walewskiego, Varsovio.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. laŭ artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en Slupsko, kaj publikigita ĉi tie laŭ lia peto kaj permeso

Galerio de iuj pliaj fotoj redakti