Branko Rajšić

(Alidirektita el Branko RAJŠIĆ)

Branko RAJŠIĆ (naskiĝis 1900 - mortis la 11-an de februaro 1978 en Zemun, Jugoslavio) estis jugoslava esperantisto.

Li lernis Esperanton en 1922 kaj faris el ĝi sian ĉefan vivokupon. Kiel elstara lingva kompetentulo (membro de Jugoslavia Esperanto-Instituto ekde ties fondigo), li ofte kontrolis vortarojn kaj aliajn E-librojn antaŭ presigo. Kelkjare li estis vicprezidanto de Jugoslavia E- Ligo, sed dum jardekoj li sekretariis kaj animis en la loka societo, kie li gvidis sennombrajn kursojn kaj edukis plurajn movadajn generaciojn. Rajšić kunlaboris en Konkordo, La suda stelo kaj Kajeroj. En 1924 aperis brajle lia traduko de Nia koro; Rakontoj por infanoj; li postlasis ampleksan kronikon pri la loka Esperanto-movado. Rajšić estis membro kaj delegito de UEA dum pli ol duona jarcento.

Tradukoj redakti

  • Keller, Helen: Ni vojaĝas al Jugoslavio (1932)
  • Stankoviĉ, Petar J.: Marŝo de paco (1953)