Brazavilo

ĉefurbo de la Respubliko Kongo

Brazavilo (france Brazzaville t.e. urbo de Brazza, esploristo) estas milionurbo, la ĉefurbo de la Respubliko Kongo. Laŭ la interna administra divido de la lando, la urbo konsideriĝas unu el sume dek du departementoj.

Brazavilo
portugale Brazavile
urbo
Lando Respubliko Kongo Kongo Brazavila
Departemento Departemento Pool
Historia regiono Francia Kongo
Memorindaĵo Maŭzoleo en Brazza
Rivero Kongo
Situo Brazavilo
 - alteco 317 m s. m.
 - koordinatoj 04° 16′ 00″ S 15° 17′ 00″ O / 4.26667 °S, 15.28333 °O / -4.26667; 15.28333 (mapo)
Areo 100,0 km² (10 000 ha)
Loĝantaro 2 308 000 (2019)
Denseco 23 080 loĝ./km²
Fondo 1880
 - nomita laŭ Pierre Savorgnan de Brazza
Horzono GMT (UTC+2)
Kunurbejo Kinŝaso
Situo enkadre de Kongo
Situo enkadre de Kongo
Situo enkadre de Kongo
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Vikimedia Komunejo: Brazzaville
Retpaĝo: www.mairiedebrazzaville.com
Map
Maŭzoleo de Pierre Brazza

Geografio redakti

Brazavilo situas vid-al-vide al Kinŝaso ĉe rivero Kongo, nordokcidente de la Larĝiĝo Malebo kaj la insulo Mbamu. Ili estas duoblaj urboj.

Historio redakti

La urbon (origine Brazzaville) oni nomis laŭ franca Pierre Brazza, kiu en la tiama Francia Kongo de 1883 establis haltejon, el kiu evoluis la urbo. La haltejo situis sur la dekstra (norda) riverbordo de Kongo, kiu tie vastiĝas al Malebo-Baseno (Stanley-Pool). La areo ĉirkaŭ la posta haltejo estis transdonita de ĉefulo Makoko en 1880 al Pierre Brazza.

Ekde 1898, Brazavilo estis ĉefurbo de Franca Kongo kaj havis ĉirkaŭ, en 1900, nur 5 000 loĝantojn.

La Konferenco de Brazzaville estis kunsido de francaj politikistoj en la ekzilo kaj altrangaj oficiroj de la kolonioj okazinta en Brazzaville, kiu tiam estis la ĉefurbo de Franca Ekvatora Afriko, en januaro 1944. En ĝi oni diskutis la politikajn, sociajn kaj ekonomiajn reformojn plenumotajn en la Franca Kolonia Afriko.

Ekonomio redakti

Brazavilo estas grava trafika punkto de ŝipveturado sur Kongo kaj finhaltejo de fervojo al marbordo.

Klimato redakti

Brazavilo, same tiel, ol Kinŝaso, havas tropika klimato|tropikan klimaton]]. Dum julio kaj aŭgusto daŭras la seka sezono, tiam neniam pluvas. Jare pluvas po 1 473 mm. En la tuta jaro la temperaturo estas konstante ĉirkaŭ 30 .

Vidindaĵoj redakti

Servoj redakti

Ĝemelurboj redakti

Vidu ankaŭ redakti