Brazila Kongreso de Esperanto
La Brazila Kongreso de Esperanto (BKE) estas nacia kunveno de membroj de Brazila Esperanto-Ligo kaj brazilaj esperantistoj ĝenerale, kiu okazas ekde 1907. Depost 1984, tiu serio de kongresoj fariĝis ĉiujara.
Ekzempla enhavo de la 53-a BKE
redaktiDum la du ĉefaj tagoj estos Libroservo kaj Gufujo tuttage.
Dum unu el tiuj tagoj oni donos intensivan kurson de Esperanto, dum la alia tago okazos kurso pri tridimensia fotografio, kunsido pri Spiritismo, prezento de poezia libro fare de la aŭtorino, artaj prezentoj kaj portugallingva prelego pri Esperanto.
Kaj dum tiuj du tagoj okazos samtempe en tri ĉambroj entute tridek prelegoj aŭ kunsidoj. Vidu kelkajn titolojn: “ILEI: brazila sekcio”. “Kunsido por sciencamikoj kaj sciencemuloj”, “La studo pri Esperanto kiel scienca temo el la lingvistika vidpunkto”, “Facilaĵoj kaj malfacilaĵoj de Esperanto”, “Poeziumado: vojo al plej alta lingvonivelo”, “Astrologio: ĉu scienco aŭ arto?”, “Mitologio de la Oriŝaoj”, “Feminismo, nigra kaj GLAT-a movadoj”.
Ankaŭ estas planitaj meso, kurado en parko kaj – kiel en ĉiuj kongresoj – artaj vesperoj.
Listo de Brazilaj Kongresoj
redaktiJaro | BKE | Urbo | Periodo | Aliĝintoj | Notoj |
1907 | 1-a | Rio de Janeiro-RJ | 13-21/jul. | ||
1909 | 2-a | São Paulo-SP | 16-19/Jan. | programita por 1908, sed efektive okazis en jan. 1909 | |
1910 | 3-a | Petrópolis-RJ | 13-15/maj. | 50 | |
1911 | 4-a | Juiz de Fora-MG | 20-23/apr. | oficiala oratoro estis Silvio Romero | |
1913 | 5-a | Rio de Janeiro-RJ | 11-15/dec. | ||
1921 | 6-a | Rio de Janeiro-RJ | 20-24/apr. | ||
1923 | 7-a | Rio de Janeiro-RJ | 19-24/apr. | ||
1926 | 8-a | Vitória-ES | 21-24/nov. | ||
1936 | 9-a | Rio de Janeiro-RJ | 12-17/nov. | ||
1945 | 10-a | Rio de Janeiro-RJ | 14-22/apr. | ||
1947 | 11-a | São Paulo-SP | 13-21/sep. | ||
1949 | 12-a | Belo Horizonte-MG | 21-28/sep. | ||
1952 | 13-a | Recife-PE | 08-17/feb. | ||
1954 | 14-a | Curitiba-PR | 07-14/jan. | ||
1957 | 15-a | Niterói-RJ | 14-21/jul. | 50-jariĝo de Brazila Esperanto-Ligo | |
1959 | 16-a | Salvador-BA | 18-25/okt. | ||
1961 | 17-a | Porto Alegre-RS | 07-14/okt. | 396 | |
1964 | 18-a | Fortaleza-CE | 12-19/jan. | ||
1965 | 19-a | Rio de Janeiro-RJ | 17-23/okt. | ||
(paŭzo en la serio ĝis 1983; tiam okazis la ĉiujaraj Brazilaj Seminarioj de KKE) | |||||
1984 | 20-a | Campinas-SP | 12-15/jul. | ||
1985 | 21-a | Belo Horizonte-MG | 17-21/jul. | ||
1986 | 22-a | Curitiba-PR | 16-20/jul. | ||
1987 | 23-a | Rio de Janeiro-RJ | 13-19/jul. | ||
1988 | 24-a | Maceió-AL | 11-15/jul. | ||
1989 | 25-a | Campo Grande-MS | 10-14/jul. | ||
1990 | 26-a | Salvador-BA | 06-10/jul. | ||
1991 | 27-a | Vitória-ES | 14-19/jul. | ||
1992 | 28-a | Anápolis-GO | 12-17/jul. | ||
1993 | 29-a | São Paulo-SP | 12-17/jul. | ||
1994 | 30-a | Natal-RN | 10-15/jul. | ||
1995 | 31-a | Juiz de Fora-MG | 9-14/jul. | ||
1996 | 32-a | Ribeirão Preto-SP | 05-10/jul. | ||
1997 | 33-a | Curitiba-PR | 12-17/jul. | 400 | |
1998 | 34-a | Salvador-BA | 19-24/jul. | ||
1999 | 35-a | Campo Grande-MS | 12-16/jul. | ||
2000 | 36-a | Petrópolis-RJ | 12-16/jul. | 430 | |
2001 | 37-a | Brasília-DF | 15-20/jul. | ||
2002 | paŭzo en la serio, pro okazigo de la 87-a UK en Fortaleza-CE | ||||
2003 | 38-a | Belo Horizonte-MG | 20-24/jul. | ||
2004 | 39-a | Maceió-AL | 18-22/jul. | ||
2005 | 40-a | Porto Alegre-RS | 19-23/jul. | ||
2006 | 41-a | Campinas-SP | 12-17/jul. | 420 | Festado de la 100 jaroj de la unua E-klubo en la lando |
2007 | 42-a | Rio de Janeiro-RJ | 08-13/jul. | 553 | |
2008 | 43-a | Fortalezo-CE | 12-16/jul. | 320 | |
2009 | 44-a | Juiz de Fora-MG | 12-17/jul. | 400 | |
2010 | 45-a | Campo Grande-MS | 13-16/jul. | 230 | |
2011 | 46-a | São Paulo-SP | 09-14/jul. | 450 |
(kune kun la 8-a Tutamerika Kongreso de Esperanto) |
2012 | 47-a | Taguatinga-DF | 15-19/jan. | 250 | la kongresoj estis ŝovitaj de julio al januaro |
2013 | 48-a | Barra do Garças-MT | 18-22/jan. | ||
2014 | 49-a | Florianópolis-SC | 24-28/jan. | 280 | |
2015 | 50-a | Rio de Janeiro-RJ | 23-27/jan. | 252 | |
2016 | 51-a | Manaŭo-AM | 22-26/jan. | 150 | |
2017 | 52-a | Sorriso-MT | 15-18/jun. | 115 | la kongresoj estis ŝovitaj de januaro al la Kristokorpaj Festotagoj, do iam inter la 21-a/majo kaj la 24-a/junio |
2018 | 53-a | Kuritibo-PR | 31/maj.-03/jun. | 240[1] | |
2019 | 54-a | Goiânia-GO | 20-23/jun. | 164 | |
2022 | 56-a | Ribeirão Preto-SP | 12-15/nov. | planita por 11-14/jun 2020 kiel la 55-a Kongreso, kiu , ne okazis pro la monda KOVIM-Pandemio | |
2023 | 57-a | Fortalezo-CE | 2-5/nov. | kune kun la 10-a Tutamerika Kongreso de Esperanto, la 41-a BEJK (junulara kongreso de BEJO) kaj la 8-a Cearaa Kongreso de Esperanto |
Referencoj
redakti- ↑ BEJK 2018: Kuritibo neforgeseblos!. BEJO. Arkivita el la originalo je 2018-06-27. Alirita 2018-06-27.
Eksteraj ligiloj
redakti- koncizaj informoj pri la 50-a Brazila E-kongreso en januaro 2015 en la retejo de BEL Arkivigite je 2014-07-14 per la retarkivo Wayback Machine esperante
- "Ĉu vi emas promeni en Rio?" - e-lingva sonartikolo de Paŭlo Sergio Viana varbanta esperantistojn al Rio, okaze de la Somera Olimpiko 2016, sed ankaŭ jam pli frue pro la Futbala Mondpokalo en junio 2014, survoje al la UK en julio tiujara en Bonaero, kaj pro la jubilea, 50-a Brazila E-kongreso en januaro 2015