Malfermi la ĉefan menuon
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Brazila merĝo
Brazila merĝo
Brazila merĝo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Mergus
Specio: M. octosetaceus
Mergus octosetaceus
(Vieillot, 1817)
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

La Brazila merĝo, Mergus octosetaceus, estas anaso de la genro Mergustipaj merĝoj.

Ĝi estas unu el la ses plej minacataj akvobirdoj en la tuta mondo kun eble malpli da 250 birdoj en naturo kaj neniu tenita en kaptiveco. Tiu specio havas longan, akrabordan bekon kiu havas nombron de dentecaj bordoj.

AspektoRedakti

Tiu merĝo estas malhela, svelta anaso kun brile malhelverda kapo kun longaj krestoplumoj, kiuj estas kutime pli mallongaj kaj pli eluzitaspektaj ĉe inoj. La supraj partoj estas malhelgrizaj dum la brusto estas helgriza kun tre fajne horizontala strieco, kaj iĝas pli pala al la blankeca ventro, kaj kun blanka speguleto ĉefe rimarkinda dumfluge. Ĝi havas longan fajnan dentecan nigran bekon kaj ruĝajn piedojn kaj krurojn. Kvankam inoj estas pli malgrandaj kun pli mallongaj beko kaj kresto, ambaŭ seksoj estas similaj laŭ koloro. Tiuj sveltaj anasoj gamas laŭ grando el 49 al 56 cm ĉe plenkreskulo. Junuloj de Brazilaj merĝoj estas ĉefe nigraj kun blankaj gorĝo kaj brusto.

La Brazilaj merĝoj estas ĝenerale silentemaj birdoj, sed povas elsendi bojecajn alvokojn en iaj situacioj. Oni registris kvar tipojn de alvokoj. Akra krak-krak uzata kiel alarmalvoko elsendita dumfluge. Maskloj faras bojecan hundecan alvokon, inoj akran rrr-rrrr kaj la kontatalvoko estas milda rak-rak-rak. Anasidoj elsendas altatonan ik-ik-ik.

ReproduktadoRedakti

Depende el la disponeblo de taŭgaj nesto- kaj manĝo-lokoj, la paroj de Brazila merĝo okupas konstantajn teritoriojn de 8 al 17 kilometroj borde de riveroj. Arbokavaĵoj, rokofendoj aŭ neuzataj nestotruoj ĉefe fare de dazipoj estas la idealaj lokoj por tiuj merĝoj por konstrui siajn nestojn. Oni supozas, ke la reprodukta sezono estas dum la aŭstrala vintro, kiam pluvo estas minimuma kaj akvoniveloj estas malaltaj, sed tio povas varii geografie.

La Brazila merĝo kutime demetas 3 al 6 ovojn en junio kaj julio, kaj eloviĝo okazas dum la sekvaj julio kaj aŭgusto. La frumaturaj idoj kapablas flugi septembre aŭ oktobro. Nur la inoj kovas la ovojn, sed ambaŭ gepatroj idozorgas. Tio estas tre malofta kutimo ĉe anasoj nome ke ambaŭ gepatroj helpas zorgi idojn kaj havigas manĝon al ili. Oni supozas, ke plenkreskuloj de Brazilaj merĝoj restas en la sama teritorio la tutan jaron, sed ne estas multa informo pri ties movoj kaj disiĝoj, kaj tiele tiu informo estas ankoraŭ spekulativa.

Fiŝoj estas la ĉefa manĝo de la Brazila merĝo, kaj ili manĝas ankaŭ moluskojn, insektojn kaj ties larvojn. La birdoj, kutime en paroj, kaptas fiŝojn per plonĝado en rapidaj riveroj kaj saleta akvo.

PopulacioRedakti

Oni supozas, ke la totala monda populacio de la Brazilaj merĝoj estas nur ĉirkaŭ 250 birdoj. Origine la anasa geografia distribuado enhavis centran sudan Brazilon kaj apudajn regionojn de Paragvajo kaj Argentino. Nune ĉiuj konfirmitaj populacioj lokas en Brazilo kaj pli ĵusa populacio de Argentino kaj informaro pri plej populacioj estas tre malabunda. La populacio de Brazila merĝo en la regiono de la montaro Canastra estas la plej grava kaj plej konata, kun populacioj kiuj loĝas centojn da kilometroj for unu disde aliaj. Estas 47 individuoj – 28 plenkreskuloj kaj 19 junuloj – en la regiono de la montaro Canastra same kiel en 2006. Plej Brazilaj merĝoj troviĝas en la Nacia Parko Serra da Canastra. Oni vidis 70 birdojn ĉe la kvartaloj proksimaj al la parko en rivero São Francisco. En la regiono de Jalapão oni ĉirkaŭkalkulis 13 individuojn en la rivero Novo en 2009/2010 (4 paroj kaj kelkaj solaj plenkreskuloj).

En 2002, tiu neotropisa specio estis trovata ankaŭ en Arroyo Uruzu en la Provinco de Misiones, Argentino, unua vidaĵo en la lando dum dek jaroj, spite etendaj enketoj fare de lokaj serĉistoj estrataj dum antaŭaj jaroj. Tiu birdospecio estis laste vidata en 1984 en Paragvajo, kie restas malmulta habitato; tamen kelkaj lokaj registroj montras ke kelkaj individuoj povas ankoraŭ esti vivantaj en la areo.

VivejoRedakti

La sveltaj Brazilaj merĝoj vivas en malaltaj densecoj en malproksimaj kaj montaraj regionoj kie ili loĝas en puraj riveroj kaj rojoj kun riverfalejoj kaj ĉerivera vegetaĵaro. La Brazilaj merĝoj estas tre teritoriemaj birdoj kiuj defendas grandajn etendojn de rivero kaj de tereno ĉirkaŭ la rapida fluejo. Ili estas rekonataj kiel loĝanta specio kiu ne abandonas la akvofluojn kie oni stablas sian teritorion, kio por kelkaj estas tialo ke tiuj birdoj estas endanĝeritaj. Ili ne moviĝas aŭ ne volas moviĝi post kiam ties biotopoj malaperas. Tiuj birdoj bezonas grandajn teritoriojn kaj ties habitato estas rapide malpliiĝanta.

MinacojRedakti

La Brazilaj merĝoj estas tre sentemaj al vivejaj degradado kaj perdo ĉefe pro homa agado. Grava minaco al la birda survivado estas la elfosado de silto el la riveroj kaŭzata pro etendo de farmaj aktivaĵoj, minado, basena degradado kaj grunderozio, same kiel senarbarigo.

Nuna tradicia grundadministrado kaj praktikoj en la regiono pro farmado povas okazigi akran damaĝon al konservado de krudmaterialoj, ĉefe akvo, el kiu la Brazilaj merĝoj kaj la propraj farmistoj estas dependaj. Unu el la farmaj praktikoj tie estas Migra kampokultivado. Komunas en la regiono vidi farmistojn bruligantajn arbarajn areojn kaŭzante median damaĝon al la naturaj vegetaĵaro kaj grundoj kaj al la loĝantaj specioj.

Nova minaco al la specio estas la instalo de hidroelektraj centraloj. Oni planis konstrui hidroelektrajn centralojn en la samaj riveroj kie troviĝis Brazilaj merĝoj en Paranao (rivero Tibagi), Gojaso (rivero Paranã) kaj Tokantinso (rivero Novo). La hidroelektraj centraloj estas la ĉefa minaco al la birda survivado ĉar la centralkonstruado transformas purakvajn sistemojn kiaj rojoj, riveroj kaj torentetoj al neklaraj lagosistemoj. La projekton estis malakceptita de registaro pro tia eventuala damaĝo.

La konstruado de la akvobaraĵoj estis grava parto en la malapero de tiuj birdoj. La plenigado de la akvorezervejo Urugua-i, kiu okazis inter 1989 kaj 1991, havis teruran efikon sur la Brazilaj merĝoj en Argentino. La populacio draste malpliiĝis kiam ties rapidfluantaj riveroj iĝis grandaj lagoj. Post la konstruado de la akvorezervejo Urugua-i, tiuj anasoj estis vidataj jam nur en la rojo Uruzu, alfluanto al Urugua-i. La akvorezervejoj inundas la taŭgan habitaton, ĉefe en Brazilo kaj Paragvajo, kie la Brazilaj merĝoj konstruas siajn nestojn kaj ovodemetadas.

Ali minaco al Brazilaj merĝoj estas turismo. La pejzaĝa beleco de la Nacia Parko Serra de Canastra allogas homojn el la tuta mondo por vidi la terenon kiel ekoturismo. Turistoj estas allogataj pro la abunda klara akvo kun ĉirkaŭ 150 akvofaloj en la areo. Ankaŭ sportaj aktivaĵoj kreas ĝenadon al la Brazilaj merĝoj. Aktivaĵoj kiaj kanuado kaj flosado mistuŝas la naturajn habitatojn de la Brazilaj merĝoj kiuj manĝoserĉas en la rapidriveroj. Pro tiaj kapricaj aktivaĵoj kaj pro pliiĝanta kvanto de infrastruskturoj konstruataj ĉe la bordoj de la riveroj, oni povas draste endanĝerigi la populaciojn de Brazila merĝo. Ĝenas la areon de uzado kaj de reproduktado akvopoluo kaj senarbarigo.

Aliaj minacoj estas genoperda hibridiĝo, pesticidoj kaj predado. Malmultaj individuoj survivas el tiuj minacoj kaj formorto povas esti baldaŭa. Ĉasado de birdoj por manĝo kaj kolekto por ekspozicio de specimenoj kontribuis al malpliiĝo de la specio.[1]

ReferencojRedakti

  1. Brazilian Merganser. Wildfowl & Wetlands Trust. Alirita 8a Junio 2009.
  • BirdLife International (2006). Mergus octosetaceus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 6a Majo 2006. Kriterioj kial tiu specio estas draste endanĝerita
  • Argentina Guide. "Nature in Iguazu". Enjoy Argentina. November 25, 2008 [1].
  • Barbosa, M. O. & Almeida, M. L. (2010). Novas observações e dados reprodutivos do pato-mergulhão Mergus octosetaceus na região do Jalapão, Tocantins, Brasil. Cotinga 32: OL 40-45.*
  • [*BirdLife International (2008) Species factsheet: Mergus octosetaceus. Accessed from birdlife.org 2/12/2008.*
  • BirdLife International (October, 2006)[2].
  • "Brazilian Merganser". Wildfowl and Wetlands Trust. 10a de novembro, 2008 [3].
  • "Critically Endangered Brazilian Merganser to be radio tagged ". Wildlife Extra. 10a de novembro, 2008 [4].
  • De Luca, Arthur, Develey Pedro, and Olmos Fabio. Final Report: Waterbirds in Brazil. São Paulo, Brasil: Rua Fernão Dias, 2006.
  • del Hoyo, J., Elliott, A. and Sargatal, J. (1992) Handbook of the Birds of the World – Ostrich to Ducks. Vol. 1. Lynx Edicions, Barcelona.
  • "Environmental Education for the Conservation of a Critically Endangered Species". Terra Brasilis Institute. 2a de decembro, 2008 [5].
  • Fereiro Bruno, Sávio; de Carvalho, Rafael Bessa Alves; Bartmann, Wolf (2006). "Reproductive Rate and Development of Ducklings of Brazilian Merganser at Serra da Canastra National Park, Minas Gereias, Brazil, 2001-2005" TWSG News 15: 25–33 [6]
  • Galindo-Leal, Carlos, and Isben de Gusmao Camara. The Atlantic Forest of South America: Biodiversity Status, Threats, and Outlook. Island Press, 2003.
  • Grosset, Arthur. "Brazilian Merganser". Arthur Grosset's Birds. November 10, 2008 [7]
  • Wildlife Extra, "Critically Endangered Brazilian Merganser to be radio tagged ". Wildfowl and Wetlands Trust. 1a de decembro, 2008 [8].
  • William H. Partridge The Auk, Vol. 73, No. 4 (Oct., 1956), pp. 473–488. Published by: University of California Press on behalf of the American Ornithologists' Union Stable [9]

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti