Brazilo en la Vintra Olimpiko 2002

sporta delegacio

La brazila teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 2002 en Sallaga Urbo havis 10 sportistojn. Ili partoprenis en 4 fakoj. Flagtenanto de la brazila teamo estis Mirella Arnhold (alpa skiado) dum la malferma ceremonio respektive Renato Mizoguchi (bobado) dum la ferma. La sportistoj atingis neniun medalon.

Brazilo en la Vintra Olimpiko 2002
Vintra Olimpiko 2002 en Sallaga Urbo
Flagtenanto:  Mirella Arnhold (alpa skiado) (malfermo)
Renato Mizoguchi (bobado) (fermo)
Sportistoj 10 en 4 fakoj
Medaloj
rango:
Oro
0
Arĝento
0
Bronzo
0
Sume
0
vdr

La du flagotenantoj de la teamo bone montras sian internaciecon: dum la alpa skiistino en la malferma ceremonio estas el brazil-germana familio, la bobisto en la ferma ceremonio havas brazil-japanajn familiajn radikojn. La lasta el la du, Renato Hiromi Gimenez Mizoguchi (japane レナト ひろみ ぎめね 溝口) cetere havis tragikan akcidenton en la oficiala inaŭguro de la bobejo por la Vintra Olimpiko 2006 en januaro 2005, kiam la bobejo kraŝis, du aliaj sportistoj "nur" rompis ostojn, sed Mizoguchi devis esti metita en artefaritan komaton dum tri semajnoj - tio finis lian sportan karieron, tiel ke la Vintra Olimpiko 2002 restis lia unua kaj lasta olimpiko. Kunordigis la teamon de 2002 la Olimpika Komitato de Brazilo (Comitê Olímpico do Brasil), oficialiĝinta en 1935.

Eksteraj ligiloj redakti

 
emblemo