Bregenz [BRE:genc] - en Esperanto Bregenco - estas la ĉefurbo de la federacia lando Vorarlbergo en Aŭstrio. Ĝi estas ankaŭ distrikta urbo de la distrikto Bregenz. Ĝi situanta ĉe la sudorienta bordo de la Bodenlago, konkrete de ties plej granda lagoparto Obersee. Komence de la jaro 2013 ĝi havis 28 012 loĝantojn.

Bregenz
urbo
Laŭlaga promenejo en Bregenz
Blazono
Ŝtato Aŭstrio Aŭstrio
Federacia lando Vorarlbergo
Situo Bregenz
 - alteco 427 m s. m.
 - koordinatoj 47° 30′ 18″ N 09° 44′ 57″ O / 47.50500 °N, 9.74917 °O / 47.50500; 9.74917 (mapo)
Areo 29,5 km² (2 950 ha)
Loĝantaro 28 012 (2013)
Denseco 949,56 loĝ./km²
Urbestro Markus Linhart (stato de 2014) (ÖVP)
Horzono CET (UTC+1)
 - somera tempo CET (UTC+2)
Poŝtkodo 6900
telefona kodo 05574
Situo de la urbo kadre de Aŭstrio
Situo de la urbo kadre de Aŭstrio
Situo de la urbo kadre de Aŭstrio
Vikimedia Komunejo: Bregenz
Retpaĝo: www.bregenz.at
Map

Kulturo redakti

La Festivalo de Bregenz Bregenzer Festspiele estas kultura festivalo kiu okazas ĉiujare en julio kaj aŭgusto. Por la plejmulto de la vizitantoj la plej granda atrakcio de la festivalo estas la ludo sur la lago kiu okazas sur la scenejo sur la lago, la plej granda tiuspeca scenejo en la mondo. La Festivalo estas konata pro la beleco de la natura fono de la Bodenlago, la grandiozaj scenaranĝoj, la perfekta scentekniko kaj la unika akustiko.

Transporto redakti

Trajna transporto redakti

En Bregenz estas tri stacidomoj (haltejoj): Bregenz, Bregenz Hafen kaj Riedenburg (la lastaj du estas uzataj nur por regiona transporto). La urbo havas regulan trajnan konekton per InterCity- kaj Railjet-trajnoj kun Vieno. Tra la urbo ankaŭ trafikas EuroCity-trajnoj de Zuriko al Munkeno.

Partneraj urboj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti