Bregenzer Festspiele

La Festivalo de Bregenz Bregenzer Festspiele estas kultura festivalo kiu okazas ĉiujare en julio kaj aŭgusto, en la ĉefurbo de Vorarlberg, Bregenz.

Bregenzer Festspiele
muzikfestivalo • lake stage • perioda evento
Geografia situo 47° 30′ 17″ N, 9° 44′ 16″ O (mapo)47.504861119.73777778Koordinatoj: 47° 30′ 17″ N, 9° 44′ 16″ O (mapo)
Lando(j) Aŭstrio vd
Situo Bregenz
Bregenzer Festspiele (Aŭstrio)
Bregenzer Festspiele (Aŭstrio)
DEC
Bregenzer Festspiele
Bregenzer Festspiele
Map
Bregenzer Festspiele
Agareo

teatra arto

Retejo Oficiala retejo
vdr
La areo de la Bregenz festivalo de la helikoptero (2008)
Vido de la Pfänder sur la lago-scenejo (2007)

Por la plejmulto de la  vizitantoj la plej granda atrakcio de la festivalo estas la ludo sur la lago kiu okazas sur la scenejo sur la lago, la plej granda tiuspeca scenejo en la mondo. La Festivalo estas konata pro la beleco de la natura fono de la Bodenlago, la grandiozaj scenaranĝoj, la perfekta scentekniko kaj la unika akustiko.

La programo de la Bregenz festivalo inkludis, ekzemple, en 2004, proksimume 80 okazaĵojn, dum kiuj ĉeestis pli ol 215,000 spektantoj. La orkestro de la festivalo estas la viena simfonia orkestro Wiener Symphoniker.

Historio kaj ludejoj redakti

Scenejo sur la lago redakti

Ĉe la unua festivalo en 1946, la "ludo sur la lago" estis prezentata en la gondola haveno. Dank'al donaco de Karl Deuring la festivalo ek de 1950 havis grandegan scenejon sur la lago kun tribuno por 6400 spektantoj. Scenejo kaj tribuno estis dufoje alikonstruitaj. Nuntempe la tribuno havas 7000 sidlokojn. Ĉiujare sur la lago estas enscenigata granda prezentado de muzika teatro, komence plejparte opereto, kantoteatraĵoludopero. Ekde la 1970-aj jaroj, estis prezentitaj pli kaj pli da operoj de la internacia repertuaro kaj muzikaloj. Ekde 1985, la prezentadoj sur la lago-scenejo estas ludataj dum du sekvantaj jaroj.

La Festspielhaus redakti

 
La Festspielhaus kun la tribuno de la lago-scenejo (2007)

La Festspielhaus (Domo de la Festivalo) kun 1765 sidlokoj estis konstruita en la jaroj 1977 ĝis 1980. Ĝi estas interligita kun la lago-scenejo kaj okaze de malbona vetero en la domo eblas prezenti la ludon en scene reduktita formo. Cetere la konstruaĵo estas uzata kiel ejo por la prezentado de plia Opero kaj kiel scenejo por orkestraj koncertoj.

Teatro ĉe Kornmarkt redakti

Ekde la 1950-aj jaroj, la Teatro ĉe Kornmarkt (grenofoiro) estas uzata por teatraj prezentadoj kaj kelkfoje ankaŭ por la prezentado de malofte  prezentitaj operetoj kaj operoj.

Aliaj ludejoj redakti

Apartaj prezentadoj okazas ankaŭ en la „Werkstattbühne“ (laboreja scenejo) kaj en la Kunsthaus Bregenz (Domo de la arto)

Eksteraj ligiloj redakti