Bremeno

Bremeno (germane Bremen [BREmen]) estas hansa urbo en nordokcidenta Germanio, kiu fine de decembro 2022 havis 569 396 loĝantojn. Ĝi estas la ĉefurbo de la germana federacia lando Bremeno, al kiu apartenas krom Bremeno ankaŭ la urbo Bremerhaven situanta je 60 km pli norde. Bremen troviĝas ĉe ambaŭ flankoj de la riverego Weser, 70 km for de ĝia enfluejo en la Nordan Maron.

Bremeno | |||
germane Bremen | |||
urbo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Bremen | |||
Moto: Ekstere kaj interne - kuraĝi kaj gajni | |||
Lando | ![]() | ||
---|---|---|---|
Federacia lando | Bremeno | ||
Historiaj regionoj | 4
| ||
Konstruaĵo | Urbodomo de Bremeno | ||
Rivero | Weser | ||
Situo | Bremeno | ||
- alteco | 12 m s. m. | ||
- koordinatoj | 53° 04′ 37″ N 08° 48′ 32″ O / 53.07694 °N, 8.80889 °O (mapo) | ||
Plej alta punkto | Bremen-Blockland | ||
- alteco | 49 m s. m. | ||
- koordinatoj | 53° 8′ 35″ N 8° 48′ 22″ O / 53.14306 °N, 8.80611 °O (mapo) | ||
Areo | 325,42 km² (32 542 ha) | ||
Loĝantaro | 569 396 (fine de decembro 2022) | ||
Unua skribmencio | 782 | ||
Urbestro | Andreas Bovenschulte (ekde aŭgusto 2019) | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MEST (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 28001 – 28779 | ||
Tel. antaŭkodo | (+49) (0)421 | ||
ISO 3166 | 04 0 11 000 | ||
Aŭtokodoj | HB | ||
Asocio | Hansa ligo | ||
Landa Esperanto-asocio | Esperanto-Grupo Bremen | ||
Situo de la urbo enkadre de Germanio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.bremen.de | |||
![]() |



Vidindaĵoj
redaktiEn 2004 la Urbodomo de Bremeno kaj la Statuo de Roland (Bremer Roland, troviĝanta inter la urbodomo kaj la katedralo), estis nomumitaj Monda Kulturheredaĵo de UNESKO. Krome en 2005 la urbo estis fondomembro de la metropola regiono Bremeno-Oldenburgo.
La turakvujo sur la riverinsulo, germane Wasserturm auf dem Werder, estas la plej aĝa turakvujo de la urbo Bremeno. La konstruaĵo alta 47 metrojn – popoldire ankaŭ nomata „renversita komodo“ – sur la urbinsulo estis ero de la Bremena akvomastrumado.
Servoj
redaktiSocio
redaktiRadio Bremen (mallonge hr) estas aŭtonoma ŝtata radiostacio kaj televida sendostacio por la urbo Bremeno kun centra oficejo en Bremeno.
Festoj
redaktiLa karnavalo de Bremeno estas ĉiujara karnavala parado en Bremen kun postsekva balo kaj multnombro da flankaj okazaĵoj, kiu okazas ĉiun jaron ekde 1986. Ekde 1991 la karnavalo okazas laŭ devizo ŝanĝiĝanta ĉiun jaron. Temas pri karnavalo kun la pezocentro de sambo. Aliaj „kolonoj“ estas maskoj, kostumoj, paŝstangoj kaj spektakloj. Organizanto estas la asocio Initiative Bremer Karneval e.V. Initiatinto kaj arta direktisto estas la ŝvisa artistino Janine Jaeggi. La karnavalo de Bremeno validas kiel la plej granda sambo-karnavalo en Eŭropo kaj preskaŭ samtempas kun la karnavalo en Venecio.
Famuloj
redakti- Adolf Torstrik, klasika filologo
- Arnold Schaefer, historiisto
- Diederich Volkmann, lernejestro kaj filologo
- Edward C. Hegeler, usona entreprenisto
- Gustav Pauli, arthistoriisto kaj direktoro de muzeo
- Hans-Joachim Kulenkampff, aktoro
- Heinrich Vogeler, pentristo, desegnisto kaj arkitekto
- Huba Őry, hungardevena inĝeniero
- Jan Böhmermann, polemika satiristo
- Johannes Coccejus, kalvinista teologo, filologo, hebreisto
- Otto Gildemeister, tradukisto kaj urbestro
- Selma vom Scheidt, operkantistino
- Wilhelm Vöge, arthistoriisto
Rilatoj al Esperanto
redaktiEn la urbo ekzistas tradicia Esperanto-grupo (retadreso videblas sube). Interalie, en la nordokcidenta urboparto Ohlenhof, proksime de la urba haveno borde de la riverego Weser, situas strato nomata "Zamenhofstraße".
Partneraj urboj
redaktiBremeno havas partnerajn rilatojn kun la sekvaj urboj:
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo (germane)
- StadtPanoramen Bremen – germanlingva retejo pri Bremen
- Esperanto-Grupo Bremen