Brensbach

komunumo de Hesio en Germanio

Brensbach estas komunumo en centra Germanio. Ĝi situas en la distrikto Odenwald, en federacia lando Hesio. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 5013 loĝantojn.

Brensbach
Blazono
Brensbach (Germanio)
Brensbach (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Hesio
Distriktaro Distriktaro Darmstadt
Distrikto Distrikto Odenwald
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 06161
Poŝtkodo 64391 ĝis 64395
Aŭtomobila kodo ERB
Oficiala Municipokodo 06437003
Politiko
Komunumestro Hans-Georg Stosiek
Adreso de la administrejo Ezyer Straße 5
64395 Brensbach
Demografio
Loĝantaro 5013 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 46′ N, 8° 53′ O (mapo)49.77258.8784722222222Koordinatoj: 49° 46′ N, 8° 53′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 180 ĝis 280 m
Areo 23,18 km²
Oficiala retejo http://www.brensbach.de/
vdr

La okcidentan parton de la komunuma teritorio konsistigas ebenaĵo trafluata de la rivereto Gersprenz [prononco Gérŝprenc], ekde la orienta parto de la komunuma teritorio suden kaj orienten komenciĝas la arbaroj de la mezalta montaro Odenwald.

Divido redakti

La komunumo konsistas el la ses partoj

  • Affhöllerbach (kun Kilsbach),
  • Brensbach (kun Mummenroth),
  • Höllerbach,
  • Nieder-Kainsbach (kun Stierbach),
  • Wallbach kaj
  • Wersau (kun Bierbach kaj Hippelsbach).
 
trabfakaj domoj en Nieder-Kainsbach

Eksteraj ligiloj redakti