Bretona lingvo

kelta lingvo parolata en Francio

La bretona lingvo (ISO 639 : ISO 639-1 br, ISO 639-2 bre; propranome Brezhoneg) estas hindeŭropa lingvo, en la kelta familio de lingvoj, parenca de la kimra.

Bretona lingvo
Brezhoneg
Parolata en Bretonio (Francio)
Parolantoj 206 000
Denaskaj parolantoj proksimume 200.000
Skribo latina alfabeto
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa

 Kelta
  Britona
   Bretona

Oficiala statuso
Reguligita de Ofico Publika de la Bretona
Lingva statuso 4 severe endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 br
  ISO 639-2 bre
  ISO 639-3 bre
  SIL bre
  Glottolog bret1244
Angla nomo Breton
Franca nomo breton
Vikipedio
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

PriskriboRedakti

La bretona estas parolata en la okcidenta parto de la regiono Bretonio (nordokcidente de Francio) sed ĝi ne havas oficialan statuton. Tamen, oni konsideras ke pli-malpli 200,000 personoj uzas ĝin, aŭ almenaŭ kapablas kompreni ĝin. La lasta unulingva parolanto mortis en 2002. (estis la sinjorino Bourdonnay, kiu sciis saluti kaj diri kelkajn frazojn en la franca, sed ne pli)

La bretona uzas latinan alfabeton. Supersignitaj literoj estas ñ kaj ù. Krome c ne aperas kiel memstara litero sed ĉiam sub la formo chc'h.

La bretona lingvo enhavas kvar dialektojn, respondantajn al la kvar malnovaj episkopujoj de okcidenta Bretonio :

  • la dialekto Kerneveg parolata en Bro-Gerne (Kernevo, france Cornouaille) per 41 % de ĉiuj bretonlingvanoj (laŭ ciferoj de 2021),
  • la dialekto Leoneg parolata en Bro-Leon (Lando de Leon, Léon en la franca) per 24,5 % de ĉiuj bretonlingvanoj,
  • la dialekto Tregerieg parolata en Bro-Dreger (Tregoro) per 18 % de ĉiuj bretonlingvanoj
  • la dialekto Gwenedeg parolata en Bro-Wened (Vannetais) ĉirkaŭ la urbo Vannes per nur 16 % de ĉiuj bretonlingvanoj.
 
En koloro, la diversaj dialektoj de la bretona lingvo. La griza parto estas la nuna zono de la franca lingvo kaj la gaŭla lingvo.

La plej malnova trilingva vortaro estis la "Catholicon", vortaro bretona-franca-latina, eldonita en 1464.

Prononco kaj ortografioRedakti

La sekvaj reguloj de prononcado koncernas la plej uzatan ortografion (Peurunvan), kiu uzatas en la plej multaj publikajcoj, de la duonoficiala lingvonormiga oficejo Ofis ar Brezhoneg, de la lokaj lernejoj kaj de la universitato de Rennes.

  • a [a] kiel en Esperanto
  • ao en plej multaj dialektoj [ɔ], malofte [aɔ]
  • aou [ɔʊ], "oŭ" kiel ow en la angla vorto low
  • b [b] kiel en Esperanto
  • ch [ʃ], "ŝ"
  • c’h [x, ɣ, h] komence kaj fine de vorto kiel "ĥ", inter vokaloj kiel "h",
  • d [d] wkiel en Esperanto
  • e [e] kiel en la germana e en Weg, aŭ kiel la franca "é"
  • ae, ê [ɛ] kiel en la germana ä en Bären, aŭ kiel la franca "é"
  • eu [œ] kiel en la germana ö en Mönch
  • f [f] kiel en Esperanto
  • g [g] "g" (neniam "ĵ")
  • gn [ɲ] kiel la franca gn en Champagne
  • h [h, Ø] kutime simple "h", malofte mute kiel en la franca
  • i [i] kiel en Esperanto
  • ilh [iʎ] proksimume kiel ij
  • j [ʒ], do "ĵ"
  • k [k] kiel en Esperanto
  • l [l] kiel en Esperanto
  • m [m] kiel m, antaŭa a aŭ o tamen estas nazaligita
  • n [n] kiel n, antaŭa a aŭ o tamen estas nazaligita
  • ñ mem ne prononcatas, sed nazaligigas la antaŭan vokalon
  • o [ɔ, o] kiel en la germana
  • ou [u] kiel u en Esperanto kiel en la germana vorto Mut (jen ekzemplo de longa vokalo), sed ankaŭ mallonge [u] kaj neniam [ʊ] kiel en la germana vorto rund, foje ankaŭ prononcata "ŭ"
  • [u, o, ow, œɥ] norme kiel u en Esperanto
  • p [p] kiel en Esperanto
  • r [r, ɾ, ʁ] kiel en Esperanto aŭ ekz. en la hispana, klare prononcate
  • s [s, z] kiel en Esperanto
  • sh [s, h] malofta variaĵo de „zh“, en la dialektoj Kerneveg, Leoneg kaj Tregerieg prononcata [s], nur en la dialekto Gwenedeg [h]
  • t [t] kiel en Esperanto
  • u [y] kiel en la germana ü en süß (jen ekzemplo de longa vokalo), sed ankaŭ mallonge [y] kaj neniam kiel en la germana vorto Müll
  • v [v] kiel en Esperanto "v", fine de vortoj kiel en Esperanto u
  • w [w], do "ŭ", kiel en la angla w
  • y [j] kiel en Esperanto
  • z [z] kiel en Esperanto, inter vokaloj en la plej multaj dialektoj muta
  • zh [z, h] en la dialektoj Kerneveg, Leoneg kaj Tregerieg [z], nur en la dialekto Gwenedeg [h]

Fine de vorto la konsonantoj b, d, g, j, z, zh prononcatas "senvoĉe" kiel p, t, k, ŝ, s), krom se la sekva vorto komenciĝas per vokalo. Tiu intervorta similigo de konsonantoj estas esenca trajto de la bretona.

Ekzemplo: hi zo bras [i zo braːs] („ŝi estas granda“, „ŝi“ akcentita) kontraste al bras eo [braːz e] („li aŭ ŝi estas granda“, „granda“ akcentita)

Jen la sama vorto, „bras“, prononcatas unufoje kun "senvoĉa", alifoje kun "voĉa" fina konsonanto.

SpecimenoRedakti

Mellad unan Dieub ha par en o dellezegezh hag o gwirioù eo ganet an holl dud. Poell ha skiant zo dezho ha dleout a reont bevañ an eil gant egile en ur spered a genvreudeuriezh.

Vidu ankaŭRedakti

BildaroRedakti

BibliografioRedakti

  • Ar Menga, Erwan 1978 : Deskomp Esperanteg, Hor Yezh, Douarnenez, 3 volumoj

Eksteraj ligilojRedakti